Ferdinand Breunung

Ferdinand Erhard BREUNUNG (naskiĝinta la 12-an de marto 1830 en Brotterode, mortinta la 22-an de septembro 1883 en Akeno) estis germana pianisto, orgenisto, dirigento, komponisto kaj longjara reĝa muzikdirektoro de la urbo Akeno.

Ferdinand Breunung
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1830 (1830-03-02)
en Brotterode,  Reĝlando Saksio
Morto 22-an de septembro 1883 (1883-09-22) (53-jaraĝa)
en Aachen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo dirigentokomponistopianisto • universitata instruisto
vdr

Vivo kaj agado redakti

Estante filo de la instruisto kaj orgenisto Christian Breunung li jam en junulaj jaroj ellernis ludadon de piano kaj orgeno, une ĉepatre. Post la lerneja tempo li studis pianludon, komponadon kaj orkestran estradon ĉe la konservatorio de Lepsiko. Tie ŝatis lian artistan kapablon ĉefe liaj instruistoj Felix Mendelssohn Bartholdy kaj Moritz Hauptmann.

Pro la positivaj rekomendoj vokis lin en 1853 Ferdinand Hiller, amiko kaj kunulo de Mendelssohn kaj estro de la kolonja konservatorio, por posteuli Carl Reinecke. Ĉar Heinecke iris al Barmen por iĝi kapelestro. Kolonje Breuning ne nur gvidis la pianklasojn sed ankaŭ la Urban kantorondon kaj la Muzikan societon kolonja (hodiaŭ: Gürzenich-Orchester). Inter la plej konataj disĉiploj de tiuj tempoj nombriĝis i.a. Max Bruch.

Laŭ admono de Franz Lachner, kiu plurfoje estis estinta atestanto de la kapabloj elstaraj de Breunung kaj kiuj ja havis bonajn kontaktojn kun akenanoj danke al sia engaĝiĝo ĉe Muzikfesto ĉe Malsupra Rejnlando (1861), oni venigis Breunung en 1865 al la Teatrejo akena kie li transprenis, sukcedante la komponiston Franz Wüllner kiel ĉefo, la orkestron sinfonian Aachener Instrumentalverein. Krome li gvidis kaj ĉefmoderigis ses fojojn la menciitan muzikfestivalon Niederrheinisches Musikfest, i.a. kune kun Julius Rietz, Franz Lachner kaj Max Bruch. En 1873, sub la ĵuria gvidado de Carl Reinecke, li gajnis sinfonikomponadkonkurson ĉe Gewandhaus.

Graveco redakti

Ferdinand Breunung estis ege ŝatata kaj sukcesa orkestrestro en Akeno, kion pruvis daŭraj plilongigoj de dungokontraktoj. Kariero lia bremsiĝis kaj finiĝis nur pro frua morto post longa malsaneco en 1883. Entombigitis li ĉe Heißberg-tombejo en Akeno-Burtscheid. Li postlasis sian edzinon Charlotte (1840–1908) kaj filon.

Literaturo redakti

  • Hiller, Ferdinand: Erinnerungsblätter. Köln 1884, p. 124–126.

Eksteraj ligiloj redakti