Ferdinand de Saussure

Ferdinand DE SAUSSURE (naskiĝis la 26-an de novembro 1857; mortis la 22-an de februaro 1913) estis lingvisto el Svislando.
Ferdinand de Saussure | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de novembro 1857 en Ĝenevo |
Morto | 22-an de februaro 1913 (55-jara) en Vufflens-le-Château |
Lingvoj | franca lingvo • svisgermana lingvo |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Universitato de Ĝenevo • Universitato de Lepsiko |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Henri de Saussure |
Frat(in)oj | de Saussure • Léopold de Saussure |
Infanoj | Raymond de Saussure • Jacques de Saussure |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • pedagogo • universitata profesoro • sociologo • filozofo • fonologiisto |
Verkoj | semiology strukturisma lingvistiko Geneva School Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko |
Li kreis strukturismon, la unuan modernan teorion pri lingvistiko.
La esenca merito de Ferdinand de Saussure estas la konstato, ke lingvo estas sistemo de signoj kaj li distingis inter signifito kaj signifanto.
Saussure kaj EsperantoRedakti
Li estis frato de René de Saussure.[1] En sia ununura verko, la Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko, li tuŝis neŭtrale Esperanton, interalie diris, ke escepte de ĝia kreado, Esperanto estas studebla same kiel "naturaj" lingvoj. La sukceso de Esperanto fakte estas la pruvo, ke lia teorio pravas.
Oni nenie trovas fonton, kiu konfirmis, ke Ferdinand de Saussure lernis Esperanton aŭ eĉ estis Esperantisto. Lia frato René tamen foje konfesis al Edmond Privat, ke li nur tial fariĝis Esperantisto, ĉar lia frato Ferdinand petis lin ĉeesti por li la 2-an Universalan Kongreson de Esperanto en Ĝenevo, ĉar li mem kiel ĉefo de la lingvistika instituto devas esti iomete prudenta, dum René kiel ĥemiisto estis libera partopreni la kongreson, sen devi timi atakon de avidaj kolegoj. Ĉi tiu eldiro estas forta indikilo, ke Ferdinand de Saussure ja mem studis la lingvon, sed simple timis publike tion deklari.[2]
La bulgara esperantisto D. Veselinov eldonis monografion "La bulgaraj studentoj de Ferdinand de Saussure" (Sofio, 2008, 400 p.).[3]
NotojRedakti
- ↑ “The other Saussure”. Artikolo de Javier Alcalde en Babel 16: 22-24, 2016.
- ↑ Davide Astori: La fratoj Ferdinand kaj René de Saussure kaj la naskiĝo de la moderna interlingvistiko. En la kunteksto de la ĝenerala intereso por planlingvoj inter lingvistoj de la fino de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a, studo pri la sinteno al Esperanto de René de Saussure, nome frato de la fama lingvisto Ferdinand de Saussure, kaj de tiu mem, kiu profitis el la informoj pri Esperanto devenaj el sia frato. Beletra Almanako (33), oktobro 2018. pp. 99-110.
- ↑ “Българските студенти на Фердиданд дьо Сосюр”. София, Сиела, 2016, 400 с.