Ferdinand von Lindemann

Carl Louis Ferdinand von LINDEMANN (12a de aprilo, 1852 – 6a de marto, 1939) estis germana matematikisto, fama pro sia pruvo, publikigita en 1882, ke π (pi) estas transcenda nombro, kun signifo, ke ĝi ne estas radiko de ajna polinomo kun racionalaj koeficientoj.

Ferdinand von Lindemann
Persona informo
Ferdinand von Lindemann
Naskonomo Carl Louis Ferdinand
Naskiĝo 12-an de aprilo 1852 (1852-04-12)
en Hanovro
Morto 6-an de marto 1939 (1939-03-06) (86-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Tombejo Waldfriedhof en Munkeno vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Germanio vd
Ŝtataneco Reĝlando HanovroGermana RegnoReĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de GöttingenMunkena universitatoUniversitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo vd
Profesio
Okupo matematikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo nombroteorio vd
Aktiva en MunkenoFreiburg vd
Doktoreca konsilisto Felix Klein vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis matematikon en Gotingeno, Erlangeno kaj Munkeno. En Erlangeno li doktoriĝis, kontrolita de Felix Klein,[1] pri ne-Eŭklida geometrio. Lindemann poste instruis en Würzburg kaj en la Universitato de Freiburg. Dum sia restado en Freiburg, Lindemann skizis sian pruvon ke π estas transcenda nombro. Post tiu restado en Freiburg, Lindemann transiris al la Universitato de Königsberg. Dum profesoreco en Königsberg, Lindemann agadis kiel superrigardinto por la doktorigaj disertacioj de matematikistoj David Hilbert, Hermann Minkowski kaj Arnold Sommerfeld.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Ferdinand von Lindemann en Mathematics Genealogy Project Alirita la 30an de oktobro 2019.