Ferdinande von Schmettau

Ferdinande von SCHMETTAU (naskiĝinta la 26-an de aprilo 1798 en Bartenstein (ekde 1945 Bartoszyce), mortinta la 25-an de majo 1875 en Kösen) estis siatempe simbolfiguro kaj germana popola heroino kontraŭnapoleona.

Ferdinande von Schmettau
Ferdinande von Schmettau, Holzstich.jpg
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1798 (1798-04-24)
en Bartoszyce
Morto 24-an de majo 1875 (1875-05-24) (77-jara)
en Bad Kösen
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Ferdinande von Schmettau oferas sian hararon sur la altaro de la patrujo, 1862; bildo de Gustav Graef
Ferdinande von Schmettau, memortabulo

VivoRedakti

La filino de prusa generalo pasigis multajn jarojn en la vilaĝo Bergel (ekde 1945 Stary Górnik), parto de la komunumo Ohlau (ekde 1945 Oława) en Silezio. Princino Maria Anna Amalie de Hesio-Homburg apelaciis al ĉiuj prusaj virinoj donaci orajn juvelaĵojn por financi la militon; rekompence ili ricevu feran buklon kun la enskribaĵo Oron mi donis por fero. Ferdinande von Schmettau tiam vivis kun familio sia en modestaj vivkondiĉoj ne disponante pri tioma altvaloraĵaro. Pro tio venis la bona ideo al ŝi fortranĉi parton de sia longa blonda hararo kaj vendi ĝin al frizisto en Vroclavo kontraŭ 2 taleroj. La enspezitan monon ŝi mondonacis. Perkaze la sekretario de la ŝtatkanceliero Hardenberg, Heun, aŭdis pri tiu mira historio kaj havis ideon kiumaniere gajni eĉ pli da mono, nome per kreo de diversaj aĵoj el la haroj (ekz. kolĉenoj, brakbendoj). La plurakonto de Heun (kiu ankaŭ estis verkisto sub la nomo Heinrich Clauren) ege helpis konatigi la agon de la junulino.

Okaze de la 50-a datreveno, kiam reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a estis vokinta sian popolon al la armoj, von Schmettau estis invitita partopreni ceremoniaĵon en Berlino (en 1863). Ŝi ricevis ankaŭ pension kaj ŝia oferego estis prezentita en multaj eseoj kaj bildoj. La plej konatan portreton sendube faris Gustav Graef kun la titolo Ferdinande von Schmettau opfert ihr Haar auf dem Altar des Vaterlandes (1863, Nacia galerio de Berlino). En prusiaj kaj poste regnaj lernejlibroj ŝi estis prezentita al la lernantoj kiel imitenda patrujema virina modelo. Ŝi ankaŭ estis nomumita honora konventanino de Zehdenick. Poste ŝi transloĝiĝis al Kösen kie ŝia tombo spekteblas eĉ hodiaŭ.

Dum la Unua Mondmilito la mito ĉirkaŭ ŝi estis reprenita por gajni multon da militkuponoj aŭ aliajn ofertojn. WHW, la Vintra helposervado de la nazioj denove atentigis, ekz. per bildkartoj, pri tiu nobla germanino harardonema.

LiteraturoRedakti

  • A. von Ziehlberg: Ferdinande von Schmettau: eine Erinnerung aus dem Jahre 1813. Baumann, Dessau 1886
  • Biografio ĉe ADB
  • Felscher: Gedenktafel für Ferdinande von Schmettau. In: Schlesische Chronik. 6. Jahrgang, Nr. 12 vom 15. März 1913, p. 288.
  • Theodor Artopé: Ferdinande von Schmettau. Ein deutsches Frauenleben [in Bergel]. In: Heimatblatt Strehlen/Ohlau. 11/1958, p. 9-10, 12/1958, p. 5, 1/1959, p. 9, 2/1959, p. 5-6, 3/1959, p. 5-6, 4/1959, p. 5-6
  • Rudolf Gleiß: Eine Busennadel der „Ferdinande von Schmettau“ [aus Bergel]. In: Heimatblatt Strehlen/Ohlau. 12/1960, p. 9.
  • Hans-Dieter Speck: Gedenken an Ferdinande von Schmettau [aus Bergel]. In: Heimatblatt Strehlen/Ohlau. 4/1989, p. 9.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti