Ferenc Beniczky
Ferenc Beniczky [benicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beniczky Ferenc estis hungara politikisto, parlamentano, membro de supera ĉambro, departementestro, subministro, teatrestro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis benicei kaj micsinyei [miĉinjei], lia edzino estis Lenke Beniczkyné Bajza.
Ferenc Beniczky | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de januaro 1833 en Peŝto |
Morto | 14-an de majo 1905 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Lenke Beniczkyné Bajza |
Infanoj | Q112118262 • Q112118285 |
Okupo | |
Okupo | politikisto |

Ferenc Beniczky [1] naskiĝis la 6-an de januaro 1833 en Pest (urbo), li mortis la 14-an de majo 1905 en Budapeŝto, li estis entombigita en Zsámbok.
Biografio Redakti
Ferenc Beniczky estis edukita ĉefe hejme. Li vojaĝis en Eŭropo inter 1854-1861. Li edziĝis en 1862. En 1868 li estis nomumita financa konsilisto kaj gvidanto de bieno en Gödöllő. En 1880 li estis nomumita parlamenta deputito, post 2 jaroj li iĝis ankaŭ departementestro, en 1884 subministro pri enlandaj aferoj. Inter 1888 kaj 1891 li estis nomumita teatrestro de la ŝtataj teatroj (tio signifis 2 teatrojn: Nacia Teatro (Budapeŝto) kaj Budapeŝta Ŝtata Operejo). Ekde 1890 ĝis sia morto li estis departementestro de Pest-Pilis-Solt-Kiskun. Li ricevis hungarajn kaj eksterlandajn premiojn, krome li havis la titolojn vera interna sekreta konsilisto kaj imperiestra kaj reĝa ĉambelano.