Malfermi la ĉefan menuon

Ferenc Berchtholdt

Grafo Ferenc Berchtholdt [breĥtold], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Berchtholdt Ferenc estis aŭstra-hungara pastro, episkopo, preposto, kanoniko, abato, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis üngerschützi. Lia familia nomo malofte aperis en formo ’’Berchtold.

Ferenc Berchtholdt [1] naskiĝis la 24-an de junio 1730 en Hungara reĝlando en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio). Li mortis la 14-an de aŭgusto 1793 en Besztercebánya (nuntempa Banská Bystrica en Slovakio).

BiografioRedakti

Ferenc Berchtholdt devenis el tia aŭstra familio, kiu ricevis hungaran ŝtatanecon en 1751. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis teologion en Vieno, fine li lernis en Romo. Li doktoriĝis el teologio, li pastriĝis en 1753. Li komencis sian eklezian karieron apud ĉefepiskopo Miklós Csáky. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:

Elektitaj publikaĵojRedakti

  • ’’Sermo habitus Neosolii’’ (1776)
  • ’’Tägliche Erinnerung des Todes’’ (1791)
  • ’’Praxis juvandi ad bene moriendum’’ (1792)

FontojRedakti