Ferenc Császár [ĉAsAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Császár Ferenc estis hungara juristo, poeto, verkisto, tradukisto, monaĥo, membro (korespondanta en 1832, honora en 1847) de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy (1845). Lia nobela antaŭnomo estis kolgyári. Liaj pseŭdonimoj estis: Alkonyi, Barányi, Kövessy Kálmán, Tengery kaj Zádor.

Ferenc Császár
Persona informo
Naskiĝo 9-an de julio 1807 (1807-07-09)
en Zalaegerszeg
Morto 17-an de aŭgusto 1858 (1858-08-17) (51-jaraĝa)
en Kerepes
Lingvoj italahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto • advokatoĵurnalistotradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferenc Császár [1][rompita ligilo] naskiĝis la 9-an de julio 1807 en Zalaegerszeg. Li mortis la 17-an de aŭgusto 1858 en Kerepes.

Biografio redakti

Ferenc Császár lernis en sia naskiĝurbo, Szombathely, Kőszeg, Sopron, poste en 1822 li aliĝis al la benediktanoj. Post 2 jaroj li forlasis la ordenon kaj li plulernis en Győr, Zagrebo kaj Pest (urbo). En 1830 li ricevis juran diplomon, poste komence li instruis en gimnazio en Fiume (tiam apartenanta al Hungario), poste samloke li havis postenon en la municipo. En 1833 li advokatiĝis. Post jaroj li estis juĝisto en diversaj lokoj. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis parlamenta deputito, poste li estis advokato. Li havis edzinon, kiu naskis 6 gefilojn. Liaj artikoloj aperis ekzemple en gazetoj Koszorú, Athenaeum (revuo), Hölgyfutár, Vasárnapi Újság, Erdélyi Múzeum.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Kemendvár (1828) - historieca poemo
  • Sonett koszorú (1831)
  • Nőtelen philosophus (1833) - tradukita komedio el la itala lingvo
  • Gramatica ungherese (1833)
  • Ungarische Sprachlehre, nebst einer Auswahl von Übungen zum Übersetzen mit Anwendung der Interlinearmethode (1834, 1835)
  • Váltójogi műszótár (1840) - jurista fakvortaro
  • Császár Ferencz Költeményei (Poemoj de Ferenc Császár), (1841, 1846, 1848)
  • Görög-római mythologiai szótár (Greka-romia mitologia vortarto), (1844, 1847)
  • Dante Alighieri: Uj élet (Nova vivo), (1854) - tradukaĵo

Fontoj redakti