Ferenc Csík

hungara naĝisto, olimpika ĉampiono kaj kuracisto

Ferenc Csík [ĉIk], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Csík Ferenc Lajos estis hungara naĝisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, kuracisto. Lia origina familia nomo estis LengváriLengváry, sed post duonorfiĝo kun adopto li uzis la familian nomon CsíkCsik.

Ferenc Csík
Ferenc Csík
Ferenc Csík
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1913 (1913-12-12)
en Kaposvár
Morto 29-an de marto 1945 (1945-03-29) (31-jaraĝa)
en Sopron
Tombo Keszthely
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalisto • naĝisto • kuracisto
vdr

Ferenc Csík[1] naskiĝis la 12-an de decembro 1913 en Kaposvár, li mortis la 29-an de marto 1945 en Sopron.

Ferenc Csík (maldekstre la dua)
Memorejo pri Ferenc Csík
Statuo pri Ferenc Csík

Biografio redakti

Ferenc Csík devenis el juda familio. Li maturiĝis en premonstrata gimnazio en Keszthely. Li akiris medicinan diplomon en 1937 en Scienca Universitato Péter Pázmány, poste li laboris en la universitata kliniko. Pro la ricevita medalo la kontraŭjudaj juĝoj ne estis validaj al li. En 1944 li soldatiĝis kiel armea kuracisto. Dum kuracado li mortis pro bombatako.

Lia edzino naskis 2 gefilojn. Li ricevis premiojn en 1935, 1936 kaj postmorte en 2005.

Sporta kariero redakti

Ferenc Csík ŝatis naĝi en la Balatono ĉe Keszthely, mallonge li estis ano ankaŭ en la loka sportklubo. Inter 1931-1938 li estis naĝisto en ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 19-foje inter 1933-1938. Li estis olimpiano en la Somera Olimpiko 1936 kun ora kaj bronza medaloj, krome en eŭropa ĉampionumo li estis la unua dufoje en 1934. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1938, poste li havis postenon en la hungara akvasporta vivo.

Memorigiloj redakti

  • promenejoj en Kaposvár kaj Keszthely
  • statuo en Kaposvár (1936)
  • strato en Sopron
  • memortabulo en Budapeŝto
  • lernejo en Budapeŝto

Fontoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
Memorejo pri Ferenc Csík