Ferenc Csipes [ĉipeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csipes Ferenc estas hungara kajakisto, trifoja olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, trejnisto. Lia edzino estis Andrea Orosz, ilia filino estis Tamara Csipes.

Ferenc Csipes
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1965 (1965-03-08) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Andrea Orosz
Infano Tamara Csipes
Okupo
Okupo kajakisto • kanuisto
vdr

Ferenc Csipes[1] naskiĝis la 8-an de marto 1965 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Csipes edziĝis en 1989 kaj divorcis en 2001, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1989 kaj 1991. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1996, poste li havis postenon en sia sportklubo, ekde 2004 li estis trejnisto. Li ricevis signifajn ŝtatajn premiojn inter 1988-2001.

Sporta kariero redakti

Ferenc Csipes inter 1978-1996 estis kajakisto en signifa ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 28-foje inter 1984-1996. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988, Hungario en la Somera Olimpiko 1992 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kun ora, du erĝentaj kaj bronza medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua okfoje inter 1985-1991. Li konkursis individue, duope aŭ kvarope en ĉiuj distancoj.

Liaj elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti