Ferenc Dáni, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dáni Ferenc estis hungara advokato, parlamenta deputito, departementestro. Liaj familiaj nomvariantoj estis Dani kaj ĝis 1848 Danné.

Ferenc Dáni
Ferenc Dáni
Ferenc Dáni
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1816 (1816-11-25)
en Szeged
Morto 19-an de februaro 1883 (1883-02-19) (66-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Nándor Dáni
Okupo
Okupo politikisto • solicitoro
vdr

Ferenc Dáni[1] naskiĝis la 25-an de novembro 1816 en Szeged, li mortis la 19-an de februaro 1883 en Szeged.

Biografio redakti

Ferenc Dáni maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis teologion du jarojn ĉe la piaristoj, pli poste li estis ĉefamilia edukisto, fine li akiris juran diplomon en Reĝa Jura Akademio (Pozsony) en 1842. En la sekva jaro li estis jam advokato en sia naskiĝurbo. Li edziĝis en 1845, iom poste 2 filinoj naskiĝis. Li partoprenis en la Hungara revolucio de 1848, poste li kaŝiĝis, fine li estis en malliberejo nur kelkajn monatojn. Li luis bienon, kie lia laboro estis sukcesa, li iom riĉiĝis. En 1860 li revenis al Szeged kaj en la sekva jaro li estis elektita parlamentano (la kunsidoj okazis nur en 1861). Inter 1865–1869 li denove estis parlamentano, fidelulo de Ferenc Deák. Baldaŭ li estis departementestro, fine li retiriĝis kaj okupiĝis nur pri la propra bieno. Li ricevis reĝan medalon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Jelentés az 1865–68. országgyűlés eddigi működéséről... (1868)
  • Méltóságos Dáni Ferencz Szeged, Arad és Kecskemét sz. kir. városok főispánjának... (1871)
  • Emlékbeszéde, melyet 1866. augusztus 14. Klauzál Gábor felett tartott (1866)

Fontoj redakti

Referencoj redakti