DÁVID Ferenc (germane Franz Davidis, rumane Francisc David) hungara fondinto de la unitariisma eklezio (Kolozsvár, 1510 ? – Déva, 15-a de novembro 1579).

Ferenc Dávid

Biografio redakti

Li devenis el koloĵvara saksa burĝfamilio. Unue li lernis en Koloĵvaro, poste en Gyulafehérvár. De tie iris en Wittenbergon (1545–48). Reveninte li estis lernejestro en Beszterce, poste en Péterfalva parokestro, en 1553 lernejestro en Koloĵvaro. Oni invitis lin parokestro al Sibio, Kassa, sed li akceptis la inviton de sia naskiĝurbo. En 1557, kiam la transilvania luteranismo disiĝis laŭnacie, li fariĝis la episkopo de la hungaroj (komence por luteranoj, poste kalvinanoj). Kiel kortega pastro de Johano la 2-a en 1564 li interkonatiĝis pli proksime kun la kortega kuracisto Georgo Blandrata kaj sub lia influo li iĝis adepto de dogmoj antitrinitaraj. Post la morto de la reganto (1571) lia posteulo Stefano Báthori komencis lukton kontraŭ antitrinitarismo, oni malpermasis ĉiajn novigecon. En 1579 la landkunveno kondamnis lin je ĝismorta malliberejo.

 
Memortabulo pri Ferenc David en Budapeŝto

Ĉefaj verkoj redakti

  • De falsa et vera … cognitione, Albae Juliae, 1567;
  • Rövid Magyarázat … Albae Juliae, 1567, 1910-ben facsimile kiadás; Rövid Útmutatás … Albae Juliae, 1567;
  • A szentírásnak fundamentumából vett magyarázat, Albae Juliae, 1568;
  • A váradi disputátiónak előszámlálása… Kolozsvár, 1569; új, betűhű kiadása 1879;
  • Az Egy ő magától való felséges Istenről… Kolozsvár, 1571.

Bibliografio redakti

  • D. F. emléke (Bp., 1879);
  • Kiss Ernő: D. F. (Kolozsvár, 1910);
  • Horváth János: A reformáció jegyében (Bp., 1953);
  • Pirnáth Antal: Die Ideologie der Siebenbürger Antitrinitarer (Bp., 1961);
  • A magyar irodalom története (Szerk. Klaniczay Tibor, L, Bp., 1964);
  • E. M. Wilbur: History of Unitarianism (Harvard University Press, Tom. 2.).