Ferenc Deák (apartigilo)

Ferenc Deák
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1803 (1803-10-17)
en Söjtör,  Habsburga monarkio
Morto 28-an de januaro 1876 (1876-01-28) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo kardivaskulsistema malsano
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Q59821583
Subskribo Ferenc Deák
Familio
Patro Ferenc Deák (juĝisto)
Patrino Erzsébet Sibrik
Frat(in)o Antal Deák
Parencoj József Deák
Gábor Deák
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Ferenc Deák

DEÁK Ferenc, nomata ankaŭ populare "Saĝulo de la Patrujo" (naskiĝis la 17-an de oktobro 1803 en Söjtör; mortis la 28-an/29-an de januaro 1876 en Budapeŝto), estis grava hungara politikisto, parlamenta deputito, laŭ kies traktadoj okazis la aŭstra-hungara interkonsento de 1867 kaj tiel la dualisma Aŭstra-hungara monarĥio. Lia patro estis la samnoma Ferenc Deák (juĝisto), lia frato estis Antal Deák.

Deák naskiĝis en bonhava hungara bienula familio. Li studis juron, poste eklaboris en la departementa administrado. Kiam lia pli maljuna frato abdikis en 1833 pri la parlamentaneco, li sekvis lin kiel reprezentanto de Zala. Li iĝis dum la parlamentaj elektoj de 1832–36 kaj 1839–41 gvidanto de la reformmovado. Kvankam oni reelektis lin en 1843, li abdikis tiel protestante pro la skandalaj cirkonstancoj de la elekto.

En 1847 ellaboris la reformprogramon de la nacia opozicio. Li iĝis en 1848 ministro pri justico en la sendependa hungara registaro.

Per gvido de Deák verkis oni la aprilajn leĝojn, kiujn akceptis la reĝo la 11-an de aprilo 1848. Kiam Lajos Batthyány abdikis en septembro, ankaŭ li abdikis, retiriĝis kaj ne okupiĝis pri politiko. Li vendis siajn bienojn en 1854 kaj translokiĝis al Peŝto, kie li loĝis ĝismorte en la hotelo Angol Királynõ ("Angla Reĝino").

Li estis obstina persono kaj ne volis rekoni iun ajn sistemonn, kiu ne rekonas la aprilajn leĝojn. Ĉar Aŭstrio havis internaciajn problemojn (malvenkoj), la reganto Francisko Jozefo la 1-a kliniĝis al deziroj de Deák kaj tiel naskiĝis la interkonsento en 1867. Deák jam verkis artikolon en 1865 pri kondiĉoj de la interkonsento, la faman paskan artikolon.

Li lastfoje aperis publike en novembro de 1873 kaj mortis en 1876.