Ferenc Eisenhut

aŭstra pentristo

Ferenc Eisenhut [ejzenhut], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eisenhut Ferenc, germane Franz Xaver Eisenhut estis hungaria germana pentristo.

Pentraĵo de Ferenc Eisenhut:Antaŭ la verdikto
Ferenc Eisenhut
Ferenc Eisenhut
Ferenc Eisenhut
Persona informo
Naskonomo Franz Xaver Eisenhut
Naskiĝo la  26-an de januaro 1857(nun 1857-01-26)
en Hungario Plankenburg (Hungara reĝlando)
Morto la 2-an de junio 1903
en Germanio Munkeno (Germana regno)
Tombo Munkena Orienta Tombejo
Lingvoj serbahungara
Ŝtataneco Serbio
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto
vdr
Ferenc Eisenhut

Ferenc Eisenhut [1] naskiĝis la 26-an de januaro 1857 en Plankenburg aŭ Németpalánka (Hungara reĝlando, nuntempa Bačka Palanka en Serbio), li mortis la 2-an de junio 1903 en Munkeno (Germana regno).

Biografio redakti

Ferenc Eisenhut devenis el ŝvaba familio. Li komence estis komercisto-lerninto, sed Károly Telepy aprezis lin talenta, tial li studis en Reĝa Modela Desegna Lernejo (1875-1877). Liaj plej gravaj instruistoj estis Bertalan Székely kaj János Greguss. Inter 1977 kaj 1983 li lernis en arta akademio en Munkeno de Gyula Benczúr Ludwig Löfftz Wilhelm von Diez. Post siaj studoj li vojaĝis por ĉerpi temojn al Batumo, Tbiliso, Derbent, Bakuo, inter 1886-1899 al Napolo, Tunizio, Alĝerio, Egipto, Sirio, Buĥaro, poste li vivis en Munkeno. Li edziĝis en 1897, baldaŭ 3 gefiloj naskiĝis. Lia pentraĵo ricevis oran medalon en 1886.

Elektitaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Antaŭ la verdikto (1890, vidu la supren bildon!)
  • Sonĝo (1891)
  • fresko en Palaco New York (1894)
  • Morto de Gül Baba (vidu la 1-an bildon!)
  • Haremovirino (vidu la 2-an bildon!)
  • Staranta armita albano (1902, vidu la 3-an bildon!)
  • Batalo en Zenta (1896, vidu la 4-an bildon!)
  • Sieĝo de Eger (vidu la 5-an bildon!)
  • Virino de la paŝao (vidu la lastan bildon!)
  • ilustraĵoj al poemoj de Petőfi (1899, 1900)
  • Puno (1903)

Fontoj redakti