Grafo Ferenc Esterházy [esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Ferenc estis hungara ĉefkanceliero, banuso, departementestro, mecenato, framasono. Lia nobela antaŭnomo estis galánthai. Lia frato estis Károly Eszterházy. Lia nomo en Kroatio estis Franjo Esterházy.

Ferenc Esterházy
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1715 (1715-09-19)
en Pápa
Morto 7-an de novembro 1785 (1785-11-07) (70-jaraĝa)
en Bernolákovo
Tombo Preĝejo de Sankta Kruco (Ganna) Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Esterházy
Patro Franz Graf Esterházy von Galántha (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Szidónia Pálffy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Károly Eszterházy kaj Miklós Esterházy de Galántha (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ferenc Esterházy (en) Traduki, Mária Anna Eleonóra, Gräfin Esterházy de Galántha (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
komponisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Banuso de Kroatio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Blazono de Ferenc Esterházy

Ferenc Esterházy [1] naskiĝis la 19-an de septembro 1715 en Pápa. Li mortis la 7-an de novembro 1785 en Vieno.

Biografio

redakti

Ferenc Esterházy komencis sian karieron en kortego de Habsburgoj en Vieno. Inter 1752–1754 li havis postenon en la kortega teatro, inter 1760–1783 li estis departementestro de Moson. En 1757 li fondis hospitalon en Pápa. En 1762 li estis nomumita ĉefĉambelano, post 3 jaroj ĉefkanceliero, en 1783 banuso de Kroatio. En 1763 li establis la unuan hungaran orfejon en unu el siaj kasteloj, samtempe li fondis uzineton kaj lernejon por la inĝenieraj scioj. Li apogis politikon de Maria Tereza de Aŭstrio, sed dum regado de Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio) li defendis la hungarajn interesojn. En 1771 li ricevis Ordenon de la Ora Ŝaffelo. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Memorigiloj

redakti
  • memortabulo en hospitalo de Pápa

Fontoj

redakti