FÜLÖP Ferenc (fyloep) estis hungara popoldancisto naskita en Marosbogát la 23-an de septembro 1903 kaj mortinta en Budapeŝto la 27-an de decembro 1986.

Distingoj redakti

  • Népművészet Mestere (Majstro de Popolarto (1956).

Kariero redakti

Ferenc Fülöp estis fervojgardisto, poste masonisto ĉe Hungaraj Ŝtataj Fervojoj. En 1950 okaze de la malferma programo de la landa kulturkonkurso li dancis du dancojn de sia naskiĝvilaĝo en Teatro Erkel (verbunko kaj csürdöngölő). Je komenco de la 1970-aj jaroj li ĉeestis en la renkontiĝoj kun tradicigarda grupo kaj reprezentis Hungarion ankaŭ eksterlande. Li elpaŝis lastafoje en 1983 en la tutlanda dancdomrenkontiĝo. Liaj dancoj: csűrdöngölő, verbunko, malrapida kaj freŝa ĉardaŝo, legényes estas konservitaj en la Filmarejo de la MTA.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon