Ferenc Farkas (komponisto)

Ferenc FARKAS [farkaŝ], hungare Farkas Ferenc estis hungara komponisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Ferenc Farkas naskiĝis la 15-an de decembro 1905 en Nagykanizsa. Li mortis la 10-an de oktobro 2000 en Budapeŝto.

Ferenc Farkas
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1905 (1905-12-15)
en Nagykanizsa
Morto 10-an de oktobro 2000 (2000-10-10) (94-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz LisztNacia Akademio de Sankta Cecilia
Okupo
Okupo komponistodirigento • muzikinstruisto • universitata instruisto
TTT
Retejo http://www.ferencfarkas.org/
vdr

Biografio redakti

Ferenc Farkas studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en Budapeŝto inter 19221927, poste 2 jarojn li studis muzikon en Romo. Baldaŭe li laboris en teatroj de Parizo kaj Vieno. Hejmenirinta en 1935 li instruis en la altlernejo, poste la samon faris en tiutempa hungara urbo Kolozsvár (nuntempa Kluĵo en Rumanio). Post la 2-a mondmilito li dirigentis en la Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste li estris memfonditan muzikan lernejon en Székesfehérvár. Inter 1949-1975 li havis altan postenon en la ĉefurba muzikarta altlernejo. Li ricevis premion Kossuth en 1950 kaj 1991, pli frue kaj ankaŭ poste diversajn aliajn premiojn.

Memorigiloj redakti

Verkoj (elekto) redakti

  • A bűvös szekrény (La sorĉa ŝrano), etopero, 1942
  • Egy úr Velencéből (Sinjoro el VenecioGiacomo Casanova), opero
  • Csínom Palkó muzika teatraĵo, 1950
  • diversaj aliaj muzikaj teatraĵoj kaj operetoj
  • diversaj muzikaĵoj
  • muzikaĵoj por korusoj
  • diversaj akompanaj muzikaĵoj por filmoj
  • 6 diskoj en pluraj eldonoj
  • muzikaĵoj prezentitaj en Hungara Radio
 
Ferenc Farkas en 1985 (staranta meze) inter disĉiploj (sidantaj Emil Petrovics kaj Sándor Szokolay, starantaj György Kurtág, Zsolt Durkó, László Dalos, Miklós Kocsár, Árpád Balázs (1937) kaj László Kalmár (1985))

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio