Ferenc Farkas (politikisto)

FARKAS Ferenc (farkaŝ) estis hungara libro- kaj gazeteldonisto, ekonomikisto, politikisto naskita en Marosvásárhely la 14-an de novembro 1903 kaj mortinta en Budapeŝto la 22-an de januaro 1966. Li estis la edzino de grafikistino, ilustraciistino Anna F. Györffy.

Ferenc Farkas
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1903 (1903-11-04)
en Târgu Mureș
Morto 22-an de januaro 1966 (1966-01-22) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Anna F. Györffy
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto
vdr

Kariero redakti

Ferenc Farkas pristudis ekonomikon en la Ekonomikscienca Universitato de Budapeŝto (1921–1925), arthistorion en la filologia fakultato, de 1921 ĝis 1927 li estis bankoficisto en Vieno, de 1929 redaktoro de la libroeldonejo Bíró Könyvkiadó. De 1933 li estis la redaktoro kaj eldonisto de la arthistoria libroserio Ars Hungarica. De 1938 ĝis aprilo 1944 li redaktis kaj eldonis ĝis ties malpermeso la maldekstran politikan semajngazeton Szabad Szó. Li estis unu el fondintoj de la Nemzeti Parasztpárt (Nacia Kamparanpartio) kaj li estis ĝia estrarano. Li estis ano de la provizora nacikunveno (apr.- nov. 1945) kaj de la landkunveno (1945–1951). Liaj artikoloj aperis precipe en la Szabad Szó kaj Válasz. Al lia leterkolekto titolita Adassék e levél skribis enkondukon Gyula Illyés (Bp., 1938).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon