Ferenc Gerencsér
Ferenc Gerencsér [gerenĉEr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerencsér Ferenc estis hungara zimbalonisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto. Lia edzino estis Ilona Szeverényi (ŝia ofta nomo estis Ilona Gerencsérné Szeverényi ankaŭ.
Ferenc Gerencsér | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de septembro 1923 en Szentkozmadombja |
Morto | 28-an de aŭgusto 1989 (65-jaraĝa) en Szentkozmadombja |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Edz(in)o | Ilona Szeverényi |
Okupo | |
Okupo | zimbalonisto • muzikinstruisto • universitata instruisto • string player |
Ferenc Gerencsér[1] naskiĝis la 28-an de septembro 1923 en Szentkozmadombja, li mortis la 28-an de aŭgusto 1989 en Szentkozmadombja.
Biografio redakti
Ferenc Gerencsér komencis muzikadi hejme kaj foje dum geedziĝaj festoj. Li serioze studis jam dum la komenciĝanta socialismo kaj akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1954. Lia majstro estis Aladár Rácz. Post siaj studoj li ekinstruis en muzikarta mezlernejo, poste ekde 1966 ĝis sia morto en pedagogia instituto de la Muzikarta Altlernejo. Ekde 1973 li instruis ankaŭ en Miskolc en muziklernejo kaj same en pedagogia instituto. En tiu longa instrua periodo li ofte donis koncertojn ankaŭ eksterlande.
Lia lernolibro redakti
- Cimbalom iskola (1988, kun Ilona Szeverényi)
Elektitaj koncertoj redakti
- Parizo (1961)
- Budapeŝto (1962)
Elektitaj disĉiploj redakti
- Kálmán Balogh (zimbalonisto)
- Oszkár Ökrös
- Ilona Szeverényi
- Ildikó Vékony
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- vidu diskuton pri la artikolo!