Ferenc GYURCSÁNY (prononco Ferenc Djurĉanj; naskiĝis en Pápa la 4-an de junio 1961) inter la 29-a de septembro 2004 kaj la 14-a de aprilo 2009 estis la ĉefministro de Hungario - lia posteulo estis Gordon Bajnai. Li estas nun prezidanto de la partio Demokrata Koalicio.

Ferenc Gyurcsány
Persona informo
Gyurcsány Ferenc
Naskiĝo 4-a de junio 1961
en Pápa, Hungario
Lingvoj hungaraangla vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de Pécs
Partio Hungara Socialista Partio
Familio
Edz(in)o Klára Dobrev
Infanoj 5
Profesio
Okupo politikistoekonomikistopedagogo vd
Aktiva en Budapeŝto vd
ĉefministro de Hungario
Dum 29-a de septembro, 2004
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Studoj redakti

Li akiris sian unuan diplomon en 1984 en la instruista fako de Scienca Universitato Janus Pannonius, poste la duan diplomon akiris en 1990 en la ekonomika fako de la sama universitato.

Li parolas angle je konversacia nivelo.

Laborlokoj redakti

Li estis inter 1984 kaj 1988 politika sekretario de la Urba Komisiono de la Junkomunista Asocio de Pécs (hungara mallongigo: KISZ), poste prezidanto de Universitata kaj Altlerneja Soveto de la Centra Komisiono de Junkomunista Asocio, en 1989 oni elektis lin prezidanto de Demokrata Junulara Asocio (Demokratikus Ifjúsági Szövetség (DEMISZ), heredanta asocio de Junkomunistoj.

Inter 1990 kaj 1992 li estis kunlaboranto de financa konsildona kompanio CREDITUM, poste dum mallonga tempo direktoro de la internacia financa akcia kompanio EUROCORP. Dum 1992 li iĝis entreprenisto kaj fondis sian propran kompanion, la investan kaj posedan akcian kompanion ALTUS, kaj estis ĉefdirektoro de la kompanio kaj ekde 2002 prezidanto de ties kontrola komisiono.

La 19-an de majo 2003 li fariĝis ministro pri infanoj, junularo kaj sporto. Ekde 2002 li estis ĉefkonsilisto de la ĉefministro Péter Medgyessy, ekde 2003 ano de la elekta komisiono de Hungara Socialista Partio (MSZP), kaj en 2004 dum mallonga tempo prezidanto de la departemento Győr-Moson-Sopron, sed li demisiis pri tio post lia nomumiĝo pri ĉefministreco. La 27-an de septembro 2004 la prezidento de Hungario nomumis lin ĉefministro.

Lia nomo aperas sur la listo de la 100 plej riĉaj hungaroj, aperigita en la hungara taggazeto Magyar Hírlap.

La politikisto estas patro de 4 infanoj. Lia 3-a edzino (Klára Dobrev) estas nepo de Antal Apró, iama ministro János Kádár. Dobrev estis estro de sekretariejo de ĉefministro Péter Medgyessy. Ŝia patrino - Piroska Apró - laboris kun Gyula Horn kiel estrino de la kabineto kaj poste estris kiel ŝtatsekretariino la kontrolan komisionon de la Hungara Kreditbanko.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti