Ferenc Hatlaczky [hatlacki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hatlaczky Ferenc estis hungara kajakisto, arkitekto, trejnisto. Lia malofta familia nomvarianto estis Hatlaczki, lia moknomo estis "barack" (=abrikoto).

Ferenc Hatlaczky
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1934 (1934-01-17)
en Vecsés
Morto 8-an de septembro 1986 (1986-09-08) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto • arkitekto
vdr

Ferenc Hatlaczky[1] naskiĝis la 17-an de januaro 1934 en Vecsés, li mortis la 8-an de septembro 1986 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Hatlaczky frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, finee li akiris arkitekturan diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato de Budapeŝto. Li estis sportisto ekde 1950, ofte okazis, ke li iris al la universitato sur la Danubo per kajako. Inter 1953-1959 li apartenis al la hungara elektita teamo. En 1959 li forlasis la kajakadon kaj li estis trejnisto. En 1983 li establis kajakistan sportklubon en Göd. Dum la sportado li estis ankaŭ duona arkitekto, sed post la sportkariero jam plena arkitekto. Li projektis ankaŭ sportŝipojn kaj remilojn. Li ricevis 2 premiojn en 1954.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

Elektitaj sportaj rezultoj redakti

  • olimpia arĝenta medalo en 1956 (Melburno): sola kajako 10 000 m
  • monda ĉampiono (1954) kaj trifoje atingis la duan lokon
  • ĉampiono de Eŭropo (1959, Duisburg)
  • hungara ĉampiono 15-foje inter 1953-1959 individue aŭ teame.

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Vecsés

Fontoj redakti

Referencoj redakti