HEVES Ferenc (heveŝ) estis rumania hungara publicisto naskiĝinta en Máramarossziget la 4-an de aŭgusto 1903 kaj mortinta en Monatanca la 26-an de aŭgusto 1973. Li estis la edzo de verkistino Renée Heves.

Ferenc Heves
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1903 (1903-08-04)
en Sighetu Marmației
Morto 26-an de aŭgusto 1973 (1973-08-26) (70-jaraĝa)
en Konstanco
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco HungarioRumanio
Alma mater "King Ferdinand I" University
Familio
Edz(in)o Renée Heves
Okupo
Okupo ĵurnalisto • publikigisto
vdr

Biografio redakti

Ferenc Heves finis la mezlernejon en Beregszász, Nyíregyháza kaj en sia naskiĝurbo (1921). Li estis privatoficisto, redaktoro de la gazeto Máramarosi Független Újság, poste de la semajngazeto Máramaros (1923-26); li studis juron en la Universitato de Kluĵo (1930-34). Li estis redakciano de la gazeto Új Szó de Târgu Mureș, ano de la preskomitato de la komunista partio (1935-40). En 1941 oni internigis lin, kaj li liberiĝis en 1945 el Kistarcsa. Li estis invitita preleganto de Universitato Bolyai (1947-50); poste oficisto de Nacia Banko en Bukareŝto. Li publikis poemojn en antologio Fiatalok könyve (Bécs, 1924) kaj kune kun Ágoston Erg en la poemvolumo Groteszk plakát en Sighetu Marmației. (1926). Li estis konstanta kunlaboranto de la Friss Újság de Oradea (1936-40), poste 1945 de Utunk, Korunk, Igazság kaj Romániai Magyar Szó

Verkoj redakti

  • Heves Renée életútja (kun antaŭparolo de Edgár Balogh, kun elektaĵoj el liaj verkoj, 1975).

Fonto redakti