Ferenc Jánosi

hungara ĵurnalisto, redaktoro

JÁNOSI Ferenc (ja:noŝi) estis hungara redaktoro, scienca publicisto naskita en Dés la 20-an de decembro 1819 kaj mortinta en Budapeŝto la 3-an de januaro 1879.

Biografio redakti

Ferenc Jánosi pristudis juron kaj teologion en Nadjenjedo, poste kemion kaj biologion en universitatoj de Germanio. En hungara revolucio de 1848 li estis honvedhusaro, sed oni sendis lin al la militmaterifabriko de Nadjvarado. De 1850 li instruis en Nagykőrös. De 1853 li iĝis ĵurnalisto en Peŝto, post en 1867 sekretario en la justicministerio. Inter 1867–77 li redaktis la periodaĵojn Országos Törvénytár kaj la Rendeletek Tára. En 1860 li estis inter la unuaj, kiuj konatigis la ideojn de Darwin en Hungario (Új természetrajzi elmélet. A nemek eredete. Bpesti Szle, 1863). Li tradukis verkojn natursciencajn kaj historiajn (Lamartine, Stuart Mill, Reuchlin).

Verkoj redakti

  • Föld- és természetrajz (Pest, 1852);
  • Találmányok könyve (kune kun Ferenc Salamon, Pest, 1857);
  • Magyarország alkotmánya (Bp., 1873).

Fonto redakti