Ferenc Jancsin [janĉin], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jancsin Ferenc estis hungara violonisto, koncertmajstro, orkestrestro, instruisto.

Ferenc Jancsin
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1912 (1912-04-02)
en Budapeŝto
Morto ?
en ?
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikinstruisto
vdr

Ferenc Jancsin [1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1912 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Jancsin studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt inter 1929-1933. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ede Zathureczky, Jenő Hubay kaj Leó Weiner. Jam en 1931 li estis violonisto en koncerta orkestro, post 2 jaroj en orkestro de Reĝa Operejo de Budapeŝto. Inter 1936 kaj 1971 li estis koncertmajstro, poste li pensiuliĝis. Antaŭ la 2-a mondmilito li ankaŭ recitalis en Svedio, Aŭstrio, Italio, Germanio kaj Ĉeĥoslovakio. En 1947 li fondis violonan kvaropon kaj gvidis ĝin ĝis 1968. En tiu periodo li ankaŭ instruis en diversaj muziklernejoj. Lio registris ankaŭ muzikdiskojn.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-04-13. Alirita 2019-04-13.