Ferenc Némethy [nEmeti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Némethy Ferenc estis hungara aktoro, operkantisto.

Ferenc Némethy
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1926 (1926-02-19)
en Hajdúdorog
Morto 8-an de aprilo 2003 (2003-04-08) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Irén Vargha
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Ferenc Némethy [1] naskiĝis la 19-an de februaro 1926 en Hajdúdorog, li mortis la 8-an de aprilo 2003 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Némethy akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1950, sed li lernis ankaŭ kantadon. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ekde 1951 li apartenis al Nacia Teatro (Miskolc). En 1954 li akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo laŭ koresponda lernado. Ekde 1969 li estis membro de Teatro Madách. Li ricevis 4 premiojn inter 1961-2002.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti

  • Malvarmaj tagoj (1966)
  • Peer Gynt (filma versio, 1977)
  • Volt egyszer egy úrlovas (1987)
  • A templomos lovagok kincse (1992)
  • Mix (2004)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti

  • ‘‘Bors’‘ (serio, 1968) – Schleeman
  • ‘‘A fekete város’‘ (1971) – juĝisto Nustkorb
  • ‘‘Mint oldott kéve’‘ (1983) – primaso
  • ‘‘Szomszédok’‘ (serio, 1988-1999) – D-ro Németh
  • ‘‘Kisváros’‘ (serio, 1993-2001) – D-ro Forgács

Fontoj redakti