Ferenc Ormay
Ferenc Ormay [ormai], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Ormay Ferenc Mihály [mihAj] estis hungara operkantisto (baritono), tradukisto. Lia origina familia nomo estis Kolics [koliĉ] ĝis 1872, lia posta nomvarianto estis Ormai.
Ferenc Ormay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kolits Ferenc Mihály |
Naskiĝo | la 1-an de aprilo 1833 en Nitro (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 15-an de januaro 1876 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | Imre Ormay (en) (nepo) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto Literatura tradukisto libretisto |
Ferenc Ormay[1] baptiĝis la 1-an de aprilo 1833 en Nitro (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempe en Slovakio), li mortis la 15-an de januaro 1876 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiFerenc Ormay debutis en Nacia Teatro (Pest) en 1858. Lia sekva teatra stacio estis la unua hungara konstanta teatro en Kolozsvár inter 1860-1866, poste li revenis al la Nacia Teatro, kie li havis prozajn rolojn ankaŭ. Baldaŭ li tradukis libretojn. Li edziĝis en 1872.
Lia repertuaro (elekto)
redakti- Ignác Bognár: A fogadott leány ― Suhonyák
- François-Adrien Boieldieu: La Dame blanche — Gaveston
- Gaetano Donizetti: Lucrezia Borgia — Alfonso
- Ferenc Erkel: Bánk bán — Gara
- Ferenc Erkel: Dózsa György ― II. Ulászló
Lia scenarlibro
redakti- Ferenc Erkel: Brankovics György kun Lehel Ódry
Liaj tradukaĵoj (elekto)
redakti- Daniel-François-Esprit Auber: Kőműves és lakatos (= Le Maçon)
- Gounod:
- Faŭsto (opero) (1863)
- Romeo kaj Julieta (1872)
- Richard Wagner: Lohengrin (kuntradukisto, 1866)
- Giacomo Meyerbeer: Az afrikai nő (kuntradukisto, 1866)
- Giuseppe Verdi: Aida (1875)