Ferenc Pápai Páriz
PÁPAI PÁRIZ Ferenc Pariz-Pápai estis hungara kuracisto, sciencisto, vortarverkisto. Li naskiĝis en (Deĵo la 10-an de majo 1649 kaj mortis en Nagyenyed la 10-an de septembro 1716). Li estis patro de András Pápai-Páriz.
Ferenc Pápai Páriz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de majo 1649 en Dej |
Morto | 10-an de septembro 1716 (67-jaraĝa) en Aiud |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Princlando Transilvanio |
Alma mater | Universitato de Bazelo - medicino (–1674) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto filozofo |
Biografio
redaktiFerenc Pápai Páriz post teologiaj studoj en Gyulafehérvár, Marosvásárhely kaj Nagyenyed ekde 1672 li frekventis medicinon en Lepasiko,li doktoriĝis pri filozofio en Heidelberg. Por fini siajn medicinajn studojn li iris en Bazelon, kie li iĝis kuracdoktoro en 1674. Ekde 1675 ĝis sia morto li estis profesoro en Nagyenyed. En siaj lastaj jaroj li blindiĝis kaj sian vortaron diktis al sia edzino.
Ĉefaj verkoj
redakti- "Pax corporis" (Kolozsvár, 1690)
- Dictionarium Latino-Hungaricum et Hungarico-Latinum (Leutschoviae, 1710)
- Glaserus-i Szent Hagyaték [1]
Bibliografio
redakti- Réti Endre: Nagy magyar orvosok (Bp., 1954)
- Kótay Pál: A „Pax corporis” (Orsz. Orvostört. Kvtár Közl. Bp., 8 – 9. sz.)
- Kótay Pál: P. P. F. drezdai útja (Communicat. Bibl. Hist. Med. Hung. 1965. 37. sz.)
- Borsi Darázs József: P. P. F.( Dr. Borsi Heti lap; 1966. 40. Sz.)
- Békességet magamnak, másoknak (sajtó alá rendezte Nagy Géza (1977)