Ferenc Papp (literaturhistoriisto)

Ferenc Papp, laŭ hungarlingve kutima nomordo Papp Ferenc estis hungara literaturhistoriisto, kritikisto, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1939), membro de Societo Kisfaludy (1920).

Ferenc Papp
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1871 (1871-12-12)
en Kemenesmagasi
Morto 12-an de oktobro 1943 (1943-10-12) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Q793893Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • literaturkritikisto • instruisto
vdr

Ferenc Papp [1] naskiĝis la 12-an de decembro 1871 en Nemesmagasi. Li mortis la 12-an de oktobro 1943 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Papp frekventis mezlernejon en Sopron, universitaton en Budapeŝto inter 1890-1895. Komence li estis ĉefamilia edukisto, ekde 1897 li ekinstruis precipe en gimnazioj. En 1920 li iĝis titulara direktoro de gimnazio. Li okupiĝis precipe pri Zsigmond Kemény kaj Pál Gyulai (kritikisto). Li ricevis premion en 1932.

Verkaro (elekto) redakti

  • A valószerűség és határai a művészetben (1894)
  • Báró Kemény Zsigmond hátrahagyott művei (1914)
  • Gyulai Pál irodalmi emlékei (Literaturaj momoroj de Pál Gyulai), (1926)
  • Gyulai Pál I–II. 1935–1941)

Fontoj redakti