Ferenc Rákos [rAkoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rákos Ferenc estis hungara juristo, politikisto, ĵurnalisto.

Ferenc Rákos
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1893 (1893-03-04)
en Füzesgyarmat
Morto 24-an de aprilo 1963 (1963-04-24) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tradukistoĵurnalisto
vdr

Ferenc Rákos[1] naskiĝis la 4-an de marto 1893 en Füzesgyarmat, li mortis la 24-an de aprilo 1963 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Rákos jam en 1910 aliĝis al la socialdemokratoj, en la sekva jaro ankaŭ al Rondo Galilei. Li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1916, poste li batalis dum la 1-a mondmilito. En 1918 li aliĝis al la komunistoj kaj li ricevis altan partian postenon. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis estro de la tutlanda gvardio. Post falo de la respubliko li rifuĝis al Aŭstrio, kie li estis deportita (1919-1921), poste li estis ĵurnalisto en Vieno kaj Prago. Inter 1925 kaj 1946 li havis plurajn laborlokojn en Sovetunio, sed inter 1938–1946 li estis deportita. En 1948 li revenis al Hungario, inter 1951-1956 li estis eldonejestro, poste li laboris en la prokurorejo ĝis la emeritiĝo en 1960. Intertempe en 1952 li kandidatiĝis ĉe Hungara Scienca Akademio.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Revolutionäre Gerichtsbarkeit (1920; ruse: 1922)
  • A négerek faji elnyomása az USA-ban (1927, en ok lingvoj)
  • Állam és alkotmány a Magyar Tanácsköztársaságban (1951)

Fontoj redakti

Referencoj redakti