Ferenc RADOS [radoŝ], hungare Rados Ferenc estas hungara pianisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia patro estis Dezső Rados.

Ferenc Rados
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1934 (1934-10-26) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Béla Bartók Conservatory, Budapest • Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Patro Dezső Rados
Okupo
Okupo pianisto • universitata instruisto
vdr

Ferenc Rados naskiĝis la 26-an de oktobro 1934 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Rados devenis el muzikema familio. Li frekventis muzikan mezlernejon, poste li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, kie li lernis de Pál Kadosa inter 1956-1959. Poste li plulernis ankaŭ en Moskvo. Ekde 1964 li ekinstruis en mezlernejo, poste en la Muzikarta Altlernejo. Krom la instruado li partoprenis ankaŭ en la koncertoj, foje li kune ludis kun Zoltán Kocsis. En la 1990-aj jaroj li forlasis la altlernejon kaj li instruis en aliaj lokoj. Li ricevis premion Kossuth en 2010, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti