Ferenc Rausch [raŭŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rausch Ferenc estis hungarlandana pastro, monaĥo, kanoniko, abato, matematikisto, profesoro. Pri la nacieco mankas informoj. Lia nobela antaŭnomo estis traubenbergi.

Ferenc Rausch
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1743 (1743-09-13)
en Prellenkirchen
Morto 26-an de januaro 1816 (1816-01-26) (72-jaraĝa)
en Bratislavo
Okupo
Okupo universitata instruisto
vdr

Ferenc Rausch [1] naskiĝis la 13-an de septembro 1743 en Malsupra Aŭstrio en Prellenkirchen. Li mortis la 26-an de januaro 1816 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio redakti

Ferenc Rausch lernis en Pressburg, en 1761 li aliĝis al la jezuitoj. Post siaj studoj li laboris en Vieno en katolika altlernejo pri hungaroj. En 1773 la ordeno ne plu rajtis funkcii, tial Rausch pastriĝis. Ekde 1777 li instruis ĉefe geometrion en Reĝa Universitato de Buda, post jaroj en Pest (urbo), ĉar la universitato translokiĝis. Li estis dekano en la studjaro 1786, rektoro en 1791 [2]. Ekde 1782 li instruis ankaŭ en universitata ĝermo Institutum Geometricum. Inter 1800 kaj 1803 li estis vicrektoro de Reĝa Jura Akademio (Pozono), poste li estis kanoniko kaj abato, krome li havis la titolon reĝa konsilisto.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Elemente architecturae ad structuras oeconomicas applicatae… (1779)
  • Praktische Mathematik (1788)
  • Geometria practica in usum geometrarum regni Hungariae (1796)
  • Compendium hydrotechnicum (1797)
  • Búcsú beszéd a pozsonyi akadémia tanári kara a főigazgatójához (1803)

Fontoj redakti