Ferenc Rhédey (kapitano de Várad)
RHÉDEY Ferenc [re:dei] estis hungara kapitano de Várad naskita en ? ĉirkaŭ 1560 kaj mortinta en Fülek la 10-an de aprilo 1621.
Ferenc Rhédey | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1560 en nekonata valoro | ||||
Morto | 10-an de aprilo 1621 en Fiľakovo | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Katalin Károlyi vd | ||||
Infanoj | Ferenc Rhédey vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | soldato • politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio redakti
Ferenc Rhédey en 1596 estis kapitano de Fülek. En 1599 li oferis sian glavon al reganto Moseo Székely. Li partoprenis en luktoj kontraŭ Georgo Basta, poste en 1602 post la batalo de Braŝovo li fuĝis en Turkion. En 1604 li aliĝis al Stefano Bocskai, kiu nomumis lin ĉefkomandanto de armeo de Felvidék, poste la 2-an de majo 1606 levis lin al rango de magnato. De la fino de 1607 li estis ĝis sia morto kapitano de Várad kaj ĉefprefekto de departemento Bihar. En 1619 la reganto Gabrielo Bethlen sendis lin Moravion kiel ĉefkomandanto. Li heredigis grandegajn bienojn kaj havaĵon al siaj posteuloj.