Malfermi la ĉefan menuon

Ferenc Schmidt (kuracisto)

Ferenc Schmidt [ŝmit], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Schmidt Ferenc estis hungara kuracisto, balneologo, kardiologo, profesoro.

Ferenc Schmidt

Ferenc Schmidt [1] naskiĝis la 21-an de januaro 1881 en Zalaegerszeg. Li mortis la 29-an de julio 1958 en San Diego.

BiografioRedakti

Ferenc Schmidt abiturientis en benediktana gimnazio de Győr, poste li lernis en universitatoj de Graz kaj Vieno. Post siaj studoj li laboris en 1906 en Vieno, en la sekva jaro en milithospitalo de Budapeŝto. Dum la 1-a mondmilito li kuracadis vunditojn en hospitalo en Balatonfüred, poste li gvidis la hospitalon ĝis 1952. En 1922 li akiris plian diplomon en Universitato de Budapeŝto, post jaroj li ankaŭ instruis kiel eksterordinara profesoro. En Balatonfüred li profitis la kuracakvon kaj la vinberojn dum kuracado. Li mortis dum familia vizito en Usono.

Elektitaj publikaĵojRedakti

  • Balatonfüred gyógytényezői és gyógyjavallatai (1913)
  • A balatoni szőlőgyógymód (1933)
  • Idült szívelégtelenségek (1936)

MemorigilojRedakti

  • memortabulo en Balatonfüred

FontojRedakti