Ferenc STEINER [ŝtajner] estis hungara redaktoro, politikisto. Li naskiĝis en Temeŝvaro la 6-an de marto 1856 kaj mortis en Budapeŝto la 21-an de septembro 1936.

Ferenc Steiner
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1856 (1856-03-06)
en Timișoara
Morto 21-an de septembro 1936 (1936-09-21) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Okupo
Okupo ĵurnalisto • farmakologo • politikisto
vdr

Biografio redakti

Ferenc Steiner akiris diplomon de apotekisto en 1877 en Graco. De 1879 li estis luinto, resp. posedinto de urba apoteko Fekete Sas de Temeŝvaro, fondinto de Magyar Színügy­gyámolító Egylet, prezidanto de Magyar Nyelvterjesztő Egylet, de 1893 ĝis 1896 eldonisto de gazeto Délvidéki Ellenőr, inter 1907 kaj 1916 respondecredaktoro kaj ĉefkunlaboranto de germana gazeto Südungarische Reform. Li estis deputito de konsevativa partio de Albert Apponyi (de 1901, de 1905, de 1906 kaj de 1910). En 1920 la rumanaj instancoj elpelis lin el Rumanio.

Fonto redakti