Ferenc Szász (1903)

SZÁSZ Ferenc [sa:s], szövérdi estis hungara fakverkisto pri agrikulturo. Li naskiĝis en Magyarbükkös la 1-an de aŭgusto 1903 kaj mortis en Kranzberg la 3-an de aprilo 1995.

Ferenc Szász
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1903 (1903-08-01)
en Bichiș
Morto 3-an de aprilo 1995 (1995-04-03) (91-jaraĝa)
en Kranzberg
Okupo
Okupo agronomo
vdr

Kariero redakti

Ferenc Szász komencis siajn studojn en Ekonomia Akademio de Kluĵo kaj li finis kiel senfrekventulo post 1919. En la 1930-aj jaroj li estis regiona inspektisto de EMGE, poste elektitularano, konsilanto de Reformita Diocezo de Kluĵo, post la Vienaj arbitracioj senpera kunlaboranto de Pál Szász. Dum tiu periodo li plurfoje estis antaŭ milittribunalo pro defendo de agrikulturistoj. Post 1944 li instruis ĝis sia pensiuliĝo; post 1989 li translokiĝis al sia filino en Germanion.

Fonto redakti