SZÉCSI Ferenc (se:ĉi) estis hungara aktoro, reĝisoro, meritartisto (1971). Li naskiĝis en Herkulesfürdő la 11-an de julio 1913 kaj mortis en Budapeŝto la 1-a de marto 1974.

Ferenc Szécsi
Persona informo
Naskonomo Schiller Ferenc
Naskiĝo 11-an de julio 1913 (1913-07-11)
en Băile Herculane
Morto 1-an de marto 1974 (1974-03-01) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoroteatra reĝisoro
vdr

Biografio redakti

Ferenc Szécsi distingiĝis kiel infanaktoro sub nomo Szécsi Ferkó (Feĉjo). Li finis en 1938 la aktorkademion en Budapeŝto. En 1938–39 li ludis en Teatro Belvárosi. Li ludis en 1939 por kelkaj monatoj en Kassa, en 1939–40 en trupo de Mihály Erdélyi (teatrestro). Ekde 1941 ĝis 1944 li ludis en Koloĵvaro, en 1944–45 li partoprenis en la organizado de la hungara teatro de Marosvásárhely. En 1946–1948 li estis ĉefreĝisoro en Vígopera de Budapeŝto, inter 1948 kaj 1957 li estis reĝisoro de Hungara Radio, poste sekciestro. Inter 1957–1959 li reĝisoris sanaferkonigajn filmojn. Inter 1959 kaj 1964 li estis reĝisoro de teatroj Állami Déryné, en 1964–65 Operetoteatro (Budapeŝto), ekde 1965 ĝis 1973 denove de Állami Déryné Színház. Inter 1950–1953 li instruis parolarton en aktora altlernejo. Li memmortigis pro sia nekuracebla malsano.

Li estis membro de Societo Petőfi.

Roloj ĉefaj redakti

  • Csaba királyfi (Harsányi K.: Ellák);
  • Móka (Tamási Á.: Énekes madár);
  • Ottó (Katona J.: Bánk bán).

Reĝisoraĵoj ĉefaj redakti

Fonto redakti