Ferenc Szécsi (dramisto)

Ferenc Szécsi [sEĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dr Szécsi Ferenc estis hungara juristo, dramisto, dramaturgo, ĵurnalisto, teatrestro, tradukisto, membro de Societo Petőfi (1907). Lia origina familia nomo estis Schoenberg, lia pseŭdonomo estis Franciscus (1878).

Ferenc Szécsi
Persona informo
Naskonomo Schönberg Ferenc
Naskiĝo 16-an de majo 1861 (1861-05-16)
en Peŝto
Morto 17-an de majo 1941 (1941-05-17) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoadvokato • dramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferenc Szécsi [1] naskiĝis la 16-an de majo 1861 en Pest (urbo), li mortis la 17-an de majo 1941 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Szécsi devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste universitatojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj Lejpcigo. Li akiris juran diplomon en 1886 en la germana urbo, poste li advokatiĝis en Budapeŝto. Li prenis ankaŭ pli novan familian nomon Szécsi; li studvojaĝis en granda parto de Eŭropo kaj Egipto. Jam dum la studentaj jaroj li kontribuis en gazetoj. Lia unua dramo estis prezentita en 1887. Inter 1896 kaj 1901 li estis fondinta dramaturgia teatrestro de Gaja Teatro. En 1905 li estis nomumita reĝa notario de Hatvan.

Liaj elektitaj teatraĵoj redakti

  • Bál után (1889, prezentita en Nacia Teatro (Budapeŝto)
  • Sára és Bernát (1888 kun Viktor Rákosi; prezentita en Népszínház)
  • Legénybúcsú (1891; prezentita en Nacia Teatro)
  • Utazás az özvegység felé (komedio, 1904 en Nacia Teatro, poste en Prago, Vieno kaj en germanaj urboj)
  • A színház ördöge (komedio prezentita en Gaja Teatro en 1905)

Aliaj kontribuoj redakti

  • Éljen a kisiparos (tradukaĵo de Carlweis prezentita en Gaja Teatro en 1896)
  • Derű (elektitaj kontribuoj, 1912)

Fontoj redakti