Ferenc Szabó (jezuito)

Ferenc SZABÓ [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Ferenc estis hungara katolika pastro, jezuita monaĥo, altlerneja instruisto, redaktoro.

Ferenc Szabó
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1931 (1931-02-04)
en Kálócfa
Morto 3-an de oktobro 2022 (2022-10-03) (91-jaraĝa)
en nekonata valoro
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd - francologio, hungarologio
Katolika Universitato de Parizo - teologio (–1966) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo teologo
lektoro
poeto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ferenc Szabó[1] naskiĝis la 4-an de februaro 1931 en Kálócfa, li mortis la 3-an de oktobro 2022.

Biografio

redakti

Ferenc Szabó maturiĝis en jezuita gimnazio en Pécs, poste li frekventis seminarion en Eger en la sekvanta jaro en Szombathely, iom poste la ŝtato malpermesis la seminarion. Szabó estis laboristo en uzino de Zalaegerszeg, en 1953 li sekrete aliĝis al la nelegala jezuita ordeno. Li studis en altlernejo pri lingvoj en Budapeŝto, poste en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Depost falo de la hungara revolucio de 1956 li disidis kaj li finis la studadojn en Egenhoven (1957-1963). Li pastriĝis en Bruselo en 1962 kaj doktoriĝis en en:Institut Catholique de Paris en 1966. Inter 1967 kaj 1992 li estis redaktoro de hungarlingva dissendo de Radio Vatikana (ekde 1972 ĉefredaktoro), poste li hejmenvenis. Intertempe en 1969 li ricevis ŝtatanecon de Belgio. En Hungario jam depost la socialismo li estis ĉefredaktoro de katolika revuo, li instruis en Katolika Universitato Péter Pázmány (2000-2005) kaj Katolika Altlernejo Vilmos Apor (2005-2011). Li ricevis premiojn inter 1991-2019. Li estas tre produktema verkisto.

Elektitaj libroj

redakti
  • Mai írók és gondolkodók (1965)
  • Az ember és világa (1974)
  • Jelek az éjszakában – Tanulmányok és új versek (1983)
  • Hiszek tebenned – Bevezetés a kereszténységbe (1992)
  • Keresztények az ezredfordulón (2001)
  • Az ember és világa (2011)
  • Reformáció és katolikus megújulás. Válogatott Pázmány-tanulmányok (2018)

Lia disertaĵo

redakti
  • Le Christ créateur chez Saint Ambroise (1968)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti