Ferenc Szlávik
SZLÁVIK Ferenc [sla:vik] estis rumania hungara literaturhistoriisto, lingvisto. Li naskiĝis en Abrudbánya en 1876 kaj mortis en Odorheiu Secuiesc la 26-an de oktobro 1931.
BiografioRedakti
Ferenc Szlávik akiris diolomon de instruisto en Koloĵvaro. Li instruis en Marosvásárhely, Csíksomlyó, Brassó kaj en Odorheiu Secuiesc, kie li estis direktoro de la romia katolika ĉefgimnazio (1928–30). Li kolektis loknomojn, bestnomojn, famili-kaj moknomojn, dialektvortojn, popollingvajn esprimojn.
LibroRedakti
- Csíksomlyói iskoladrámák, red. (Bp. 1913).
FontoRedakti
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine