Ferenc Tarányi [tarAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Tarányi Ferenc Mihály József estis hungara juristo, parlamenta deputito, senatano, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis nyirlaki [njirlaki].

Ferenc Tarányi
Ferenc Tarányi
Ferenc Tarányi
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1878 (1878-10-16)
en Pusztaszentlászló
Morto 21-an de aprilo 1945 (1945-04-21) (66-jaraĝa)
en Sümeg
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto • large estate owner
vdr

Ferenc Tarányi[1] naskiĝis la 16-an de oktobro 1878 en Pusztaszentlászló, li mortis la 21-an de aprilo 1945 (pri la mortodateno ne estas konsento inter la fontoj) en Sümeg.

Biografio redakti

Ferenc Tarányi frekventis piaristan gimnazion en Budapeŝto, poste li studis en Universitato de Vieno, Lejpcigo, Ĝenevo kaj Reĝa Universitato de Budapeŝto. En la lasta li doktoriĝis el ŝtatsciencoj. Li akiris agrikulturan diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár), poste li okupiĝis pri la familia bieno. Li ankaŭ politikadis loke en Zala (historia departemento). Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li estis militkaptito en Siberio, fine li rifuĝis. Dum la Hungara Sovetrespubliko li agis kontraŭ la komunistoj. Inter 1920-1926 li estis parlamentano, fidelulo de la eksreĝo, inter 1922-1932 li estis departementestro, pli poste senatano ĝismorte. Li ricevis kelkfoje premiojn. Li havis edzinon, kiu naskis 4 filinojn.

Fontoj redakti

Referencoj redakti