Ferenc Vági
Ferenc Vági, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Vági Ferenc, estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto.
Ferenc Vági | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1926 en Osli |
Morto | 24-an de septembro 1996 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto ![]() |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto universitata instruisto ![]() |
Ferenc Vági[1][2] naskiĝis la 28-an de marto 1926 en Osli, li mortis la 24-an de septembro 1996 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiFerenc Vági maturiĝis en komerca mezlernejo en Sopron en 1946, poste li akiris ekonomian diplomon en Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1950. Post la diplomo li instruis en la universitato kiel asistanto (1950–1952), lektoro (1952–1955), poste li laboris en akademia instituto. En la menciita universitato poste li estis docento (1961–1966) aŭ profesoro (1966–1996), eĉ katedrestro (1966–1990) kaj fakultatestro (1965–1968). Intertempe li kandidatiĝis en 1958, li doktoriĝis en 1973 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉeftemo estis la agrikultura ekonomio. Li edziĝis en 1952, vidviĝis en 1993, dum 3 gefiloj naskiĝis inter 1956-1962. Li ricevis premiojn inter 1965-1986.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A vásárlóalap tervezésének kérdései. (disertaĵo, 1958)
- A forgalomban lévő pénzmennyiség és a lakosság pénzkészlete. (monografio, 1959)
- A jövedelmezőség hatása a kukorica- és cukorrépa-termelésre. (monografio, kunaŭtoro, 1959)
- A termelőszövetkezetek adózása és az új gazdasági mechanizmus. (1968)
- Mezőgazdasági vállalati gazdaságtan. (2 volumoj, studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1972)
- A vállalati érdekeltség és érvényesülésének mechanizmusa az állami gazdaságokban. (disertaĵo kaj monografio, 1972; germane: 1977)
- A mezőgazdaság az ágazati kapcsolatok rendszerében. (monografio, kunaŭtoro, 1977)
- Hatékonyság és növekedés szocialista mezőgazdaságunkban. (studoj, 1984)
- Problémák – Megoldások a mezőgazdaság rendszerváltásában. (1996)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM73914;jsessionid=AFAB57AAFA0EA60450F38AE34258EA48 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=692639&date=2024-11-03 nemzeti névtér