Ferenc Vándor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vándor Ferenc (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1913 en Budapeŝto, mortis la 21-an de aprilo 1978 samloke [1]) estis hungara kuracisto, radiologo.

Ferenc Vándor
Persona informo
Naskonomo Vándor Ferenc
Naskiĝo la  22-an de aŭgusto 1913(nun 1913-08-22)
en Hungario Budapeŝto
Morto la 21-an de aprilo 1978
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto • radiologo
vdr

Biografio redakti

Ferenc Vándor akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1938. Inter 1939 kaj 1947 li estis armea radiologo, poste li laboris en diversaj hospitaloj aŭ klinikoj de Budapeŝto. Tiutempe li studvojaĝis al Stokholmo, Parizo, Zuriko. En 1956 li kandidatiĝis (CSc), post 3 jaroj li estis altrangigita al ĉefkuracisto. en 1969 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En la radiologio li ekuzis radian kobalton.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Orr-fül-gégészeti röntgendiagnosztika (1961) - kun aliaj
  • Szájüregi daganatok terápiája (1978)
  • Szájüregi daganatok (1978) - libro

Fontoj redakti