VASVÁRI Ferenc (vaŝva:ri) estis hungara mekanika inĝeniero naskita en Orsova la 24-an de septembro 1904 kaj mortinta en Budapeŝto la 20-an de januaro 1985.

Kariero redakti

Vasvári finis siajn studojn kiel korplaboristo kaj inter 1918-1932 li laboris en diversaj insdustriuzinoj. Li diplomiĝis en 1939 en la teknikuniversitato de Budapeŝto. En jaroj 1941-45 li estis teknikoficisto, poste ĉefoficisto en la Mechanikai Technológiai Intézet de universitato, en 1945 instituta instruisto, en jaroj 1948-50 vicsekciestro, poste sekciestro de la Alumíniumkutató Intézet. De 1950 li prelegis en la BME Villamosmérnöki Kara (Fakultato de Elektroinĝeniero), de 1952 estis docento, katedrestro, en 1956-59 vicdekano, komisiita dekano de la Fakultato de Elektroinĝeniero, de 1963 ĝis 1969 universitata profesoro, katedrestro.

Verkoj redakti

  • Finommechanikai anyagismeret (Bp., 1962);
  • Munkavédelmi szabványok gyűjteménye (ĉefred., Bp., 1979).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]