Ferenc Wesselényi
Grafo Ferenc WESSELÉNYI [veŝele:nji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wesselényi Ferenc estis hungara magnato, militestro, palatino, politikisto. Liaj grafaj nobelaj antaŭnomoj estis hadadi kaj murányi.
Ferenc Wesselényi | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1605 en Teplice | ||||
Morto | 23-an de marto 1667 en Slovenská Ľupča | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Partio | politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | István Wesselényi (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Mikuláš Vešeléni (ast) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Zsófia Bosnyák Mária Széchy (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Adam Wesselényi (en) ![]() ( ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto militisto ![]() | ||||
| |||||
Hungara palatino ![]() | |||||
Dum | 1655–1667 | ||||
Antaŭulo | Paul Pálffy de Erdőd | ||||
Sekvanto | Paul Esterházy de Galántha
(1668–1680 neniu) | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Ferenc Wesselényi [1] naskiĝis en 1605. Li mortis la 23-an de marto 1667 en Lipcse (nuntempa Slovenská Ľupča en Slovakio).
Biografio
redaktiFerenc Wesselényi frekventis jezuitan lernejon en Nagyszombat, poste li partoprenis en bataladoj kontraŭ la turkoj. Li batalis ankaŭ kontraŭ rusoj kaj tataroj en Pollando, tial li ricevis ankaŭ polajn ŝtatanecon kaj bienon. Baldaŭe li grafiĝis kaj li iĝis signifa estro en Hungara reĝlando, dume li batalis kontraŭ la svedoj kaj György Rákóczi la 1-a en Habsburga Imperio. En 1644 li sukcese sieĝis fortikaĵon de Murány, poste li edziĝis. En 1655 li estis elektita palatino. En 1663 li denove batalis kontraŭ la turkoj. Post 2 jaroj li aliĝis al komploto kontraŭ Habsburgoj, sed li mortis jam pli frue, ol ties fiasko.