Malfermi la ĉefan menuon

BOROS Ferike (Ferike Weinstock ĝis 1900) (pr. boroŝ) estis hungara aktorino, usona filmaktorino naskita en Nagyvárad (Hungarujo) la 3-an de aŭgusto 1873 kaj mortinta en Holivudo la 16-an de januaro 1951.

KarieroRedakti

Ŝi ludis en 1893–94 en Miskolc, en 1894–95 en Szabadka, en 1896–97 en Szeged, poste en Budapeŝto inter 1896 kaj 1898 en trupo de Lajos Pesti Ihász, ekde 1898 ĝis 1900 en Vígszínház (komediejo), ekde 1900 ĝis 1903 en Nemzeti Színház (nacia teatro). Ekde 1903 ŝi vivis en Londono, ekde septembro de 1909 en Novjorko. En 1928 ŝi dungiĝis en Holivudo al filmfabriko Metro Goldwyn Mayer. Inter 1930 kaj 1946 ŝi aperis en pluraj filmoj.

El ŝiaj roloj en HungarujoRedakti

  • Kató (Blumenthal–Kadelburg: Az „Arany Kakas”);
  • Babette (Feydeau: A férj vadászni jár);
  • Hautignol-né (Feydeau: Osztrigás Mici).

Eksteraj ligilojRedakti

FontoRedakti