Fermín López
hispana futbalisto
Fermín López - aŭ je plena nomo Fermín López Marín, naskiĝis la 11-an de majo 2003 en El Campillo, do nun 21-jara - estas hispana profesia futbalisto. Ekde la jaro 2024 li estas membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo. Li interalie partoprenas kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio, kaj en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "25". Krome li ekde la jaro 2023 konkuras en la unua vira teamo de la Futbala Klubo de Barcelono.
Fermín López | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de majo 2003 (21-jaraĝa) en El Campillo |
Lingvoj | hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto (mezkampulo) en la
|
Eksteraj ligiloj
redakti- profilo en la retejo de la Futbala Klubo de Barcelono (katalune kaj en kvin pliaj lingvoj)
- informoj en retejo de la eŭropa federacio UEFA (france kaj en ses pliaj lingvoj)
- informoj en la retejo lapreferente.com (hispane)
- informoj en la retejo worldfootball.net (angle)