Fernán Caballero (Ciudad Real)

Tiu artikolo temas pri municipo en Ciudad Real, pri samnoma verkistino vidu Fernán Caballero.

Fernán Caballero
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13140
Retpaĝaro [2]
Politiko
Urbestro María Dolores Ortega Bernal
Demografio
Loĝantaro 1 148  (2010)
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 7′ N, 3° 54′ U (mapo)39.124722222222-3.9025Koordinatoj: 39° 7′ N, 3° 54′ U (mapo) [+]
Alto 614 m [+]
Areo 103,96 km² (10 396 ha)
Fernán Caballero (Provinco Ciudad Real)
Fernán Caballero (Provinco Ciudad Real)
DEC
Fernán Caballero
Fernán Caballero
Situo de Fernán Caballero
Fernán Caballero (Hispanio)
Fernán Caballero (Hispanio)
DEC
Fernán Caballero
Fernán Caballero
Situo de Fernán Caballero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fernán Caballero (Ciudad Real) [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Fernán Caballero estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas fernanducos. La censita populacio en 2010 estis de 1.148 loĝantoj kaj la denseco estas de 11,04 loĝ/km².

Situo redakti

Fernán Caballero estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Kalatrava en la centra parto de la provinco de Ciudad Real. La areo de ties teritorio estas de 103.96 km².

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio redakti

La nomo de tiu vilaĝo estas atribuata al konkeristo kaj unua senjoro, kies tiama versio skribiĝis komence de la 14a jarcento kiel Ferrant Cavallero.

La historio de la vilaĝo estas ligata al tiu de la Ordeno de Kalatrava, kiu posedis la teritorion post la konkero al la islamanoj. Krome ĝi estis sufiĉe proksima al la ununura reĝurbo nome Ciudad Real kiu konfliktis kontraŭ la ordeno kaj inverse.

Fernán Caballero estis domaro protektita de la kastelo de Malagón. Poste separiĝis kaj aliĝis al la Ordeno de Kalatrava. Akiris kategorion de vilaĝo en 1482. La vilaĝo de Fernán Caballero havis privilegian situacion ĉar tie pasis la Reĝa Vojo el Toledo al Kordovo.

En 1837 la urbodomo kaj la preĝejo de Nuestra Señora de Gracia estis incendiataj.

Dum la Hispana Enlanda Milito tiu teritorio restis en la flanko de la respublikanoj kaj post la unuaj mortigoj fare de frankitoj en la mala teritorio, eksplodis amasmortigoj kontraŭ religiuloj kaj dekstruloj en la respublika teritorio. Tiele la 24-a de julio de 1936 en la trajnstacio de Fernán Caballero 14 religiuloj arestitaj devenaj de Ciudad Real estis publike mortpafitaj.[1] La nomoj de tiuj 14 estis jenaj: Tomás Cordero, Claudio López, Ángel López, Primitivo Berrocoso, Antonio Lasa, Vicente Robles, Melecio Pardo, Antonio María Orrego, Otilio del Amo, Cándido Catalán, Ángel Pérez, Abelardo García, Gabriel Barriopedro kaj Jesús Aníbal Gómez, tiu lasta kolombia. Al ili aldonedas Felipe González, kiu estis martirigita en Fernán Caballero, ĉe la tombejo, la 2-a de oktobro de 1936.[2]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Antonio Montero, Historia de la persecución religiosa en españa, 1936-1939 paĝoj 296-307
  2. Claret.org - 28 de julio: Siervo de Dios E. Tomás Cordero y compañeros, mártires [1][rompita ligilo]

Vidu ankaŭ redakti