Fernando Germani

Fernando Germani (* 5-a de aprilo 1906 en Romo; † 10-a de junio 1998 samloko) estis itala orgenisto, komponisto kaj orgenpedagogo.

Fernando Germani
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1906 (1906-04-05)
en Romo
Morto 10-an de junio 1998 (1998-06-10) (92-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Nacia Akademio de Sankta Cecilia
Okupo
Okupo orgenistokomponisto • muzikinstruisto
vdr

Jam infanaĝe Germani evidentigis sian muzikan talenton. En la aĝo de kvar jaroj li publike ludis pianon kaj violonon, kaj kiel okjarulo li sekvis kompozicio-instruon ĉe Ottorino Respighi, kiu ankaŭ atentigis lin pri la orgeno. Dekkvinjara li estis vokita kiel orgenisto de la Augusteo-simfoniorkestro en Romo.

Oni konsideras Germani kiel elstaran interpretiston de la muziko de Johann Sebastian Bach. Eminentan gravecon ankaŭ havas la lernolibro pri orgenludado eldonita de Germani, en kiu estas surlistigitaj la principoj de la moderna tekniko ĉe la pedalludo. Lernantoj de Germani estas i.a. Helmuth Rilling, Hvalimira Bledšnajder, Ekkehard Schneck kaj Egidius Doll.