Fernando la 7-a (Hispanio)

Ferdinando la 7-a de Burbono, hispane Fernando VII de Borbón, (San Lorenzo de El Escorial, 14-a de oktobro 1784 - Madrido, 29-a de septembro 1833), estis reĝo de Hispanio, unue proklamita en 1808, kaj poste efektive aginta kiel tia post la fino de la milito kontraŭ Napoleono, de 1813 ĝis sia morto.

Fernando la 7-a
Reĝo de Hispanio
Persona informo
Fernando VII
Naskiĝo 14-an de oktobro 1784 (1784-10-14)
en Monaĥejo de El Escorial
Morto 29-an de septembro 1833 (1833-09-29) (48-jaraĝa)
en Madrido
Tombo reĝa kripto de El Escorial vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Subskribo Fernando la 7-a (Hispanio)
Familio
Dinastio Burbonoj de Hispanio vd
Patro Karlo la 4-a vd
Patrino Maria Luiza de Parma vd
Gefratoj Maria Isabella of Spain • Maria Luisa I, Duchess of Lucca • Carlota Joaquina of Spain • Infanta María Amalia of Spain • Karlo Maria Isidro de Burbono • Infante Francisco de Paula of Spain vd
Edz(in)o Princess Maria Antonia of Naples and Sicily • Queen Maria Isabel of Spain • Maria Josepha Amalia of Saxony • Maria Kristina de Burbono vd
Infanoj Izabela la 2-a de Hispanio • Infanta Luisa Fernanda, Duchess of Montpensier • Infanta María Luisa Isabel of Spain • unnamed daughter de Borbón vd
Parencoj Filipo la 5-aKarlo la 3-aAlfonso la 13-a vd
Profesio
Okupo reganto vd
Verkado
Verkoj Will of Ferdinand VII of Spain vd
Reĝo de Hispanio
Dum 1808
Antaŭulo Karlo la 4-a
Sekvanto Jozefo la 1-a
2-a periodo
Dum 18131833
Antaŭulo Jozefo la 1-a
Sekvanto Izabela la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de la reĝo Karolo la 4-a kaj de reĝino Maria Luiza de Parmo (Parmo). Li estis nomita la dezirata de siaj favorantaj, ĉefe dum la nomata milito de Hispana Sendependiĝo kontraŭ napoleona invado, sed poste pli ĝeneraliĝis la nomo de la perfida reĝo pro liaj agadoj kontraŭ la liberalaj hispanoj kaj la favorado de absolutisma regado.

Vivo redakti

 
Fernando la 7-a, pentrita de Francisco de Goya.

Fernando de Burbono naskiĝis dum ankoraŭ vivis lia avo Karlo la 3-a. Li estis la naŭa el dek kvar filoj, sed ok el ili mortis antaŭ 1800. En 1788, kiam ekreĝis lia patro, li estis nomumita Princo de Asturio aŭ heredanto al la hispana trono.

Li komencis konspiri baldaŭ kontraŭ sia patro, kaj ĉefe kontraŭ ties ĉefministro Manuel Godoy, favorato kaj amanto de la reĝino. En 1807 okazis la unua granda konspiro, kiu estis malkovrita. La juĝo estis konita kiel la Procezo de Eskorialo. La princo denuncis ĉiujn komplicojn kaj estis absolvita kaj pardonita de la reĝo.

En marto de 1808, antaŭ la ĉeesto de la francaj trupoj la Kortego translokiĝis al Aranjuez. La popolo, instigite de la partianoj de Fernando, leviĝis pro la timo ke la reĝa familio estu translokita pli malproksimen, atakis la palacon de Godoy kaj devigis la reĝon Karolo la 4-a abdiki.

Fernando revenis en la Kortegon, kie li estis aklamita de la popolo. Tamen, tiam intervenis la trupoj de Francio, komanditaj de generalo Murat. Napoleono invitis la du reĝojn, patron kaj filon, al Bajono (Francio), por intertrakti. Tie li sukcesis ke ambaŭ transdonu la kronon de Hispanio al lia frato Jozefo Bonaparte, kiu reĝis kiel Jozefo la 1-a de Hispanio. Dume, la 2-an de majo la hispanoj ekribelis kontraŭ kion oni jam vidis kiel franca invado kaj ekis la milito.

Dume, Fernando kaj la cetero de la familio restis ekzilitaj en la kastelo de Valençay (propraĵo de Talleyrand), kie li restis ĝis la fino de la milito.

Reveno en Hispanion redakti

La rezistantoj plu konsideris Fernandon sia reĝo. Li revenis Hispanion en marto de 1814.

Kvankam li estis promesinta pardoni la partianojn de Jozefo, kaj aliflanke respekti la laboron de la liberaluloj, la Konstitucion de Kadizo de 1812, li publikigis dekretojn kiuj garantiis al li absolutan regadon. La Kortesoj estis dissolvitaj.

 
Averso kaj reverso de la hispana dolaro de 1821 dum la reĝado de Fernando la 7-a.

En januaro de 1820 ekis leviĝo de la trupoj vojaĝontaj al Ameriko, por subpremi la sendependiĝon de la landoj de Hispanameriko. La movado, estrita de Rafael del Riego sukcesis devigi la reĝon preni liberalajn mezurojn, kaj akcepti la Konstitucion. Tiu movado nomita Liberala Jartrio daŭris nur tri jarojn, ĉar la reĝo sukcesis konspiri ĉe la ceteraj absolutistaj monarĥioj, kaj en 1923 invadis la landon francaj trupoj (konataj kiel la Centmil Filoj de Sankta Luizo), kiuj revenigis la absolutismon.

Komenciĝis tiam la nomata Malaminda Jardeko (1823-1833), en kiu la partianoj de la absolutismo persekutis ĉiujn malfermemajn tendencojn. Tiuj tendencoj estis favoritaj de la frato de la reĝo, Carlos María Isidro, kiu estis tiam la heredonto.

Sukcedo de Fernando la 7-a redakti

Fernando edziĝis plurfoje: kun María Antonia de Napolo, kun Izabela de Portugalio kaj kun María Josefa Amalia de Saksio, sed ili ne sukcesis generi filojn. En 1829 li kvarefoje edziĝis, kun sia nevino Maria Kristina Burbono. Kiam tiu ĉi gravediĝis, Fernando subskribis leĝon permesanta la heredon fare de filino, kio estis malpermesata per leĝo de lia patro.

Tion kontraŭis la partianoj de la fratoj, kiuj estis nomataj karlistoj. Kiam efektive naskiĝis filino, la estonta Izabela la 2-a, komenciĝis diversaj konspiroj inter ambaŭ flankoj. La edzino alproksimiĝis al la liberaluloj.

Fernando mortis en 1833 sen viraj filoj. La disputoj pri la sukcedo kondukis al la Unua Karlisma Milito.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti