Feroa ĉendanco (feroe kvaðdansur) estas malnova kaj ankoraŭ viva tradicio danci baladon en Feroaj insuloj.

Oni ĉendancas baladon voĉe sen muzikinstrumenta akompano, tenante unu la alian mane en fermita ĉeno ("cirklo" kvankam ofte pli faldita ol ronda) kaj paŝante en simpla branla maniero.

Paŝoj redakti

La dancopaŝoj estas jenaj:

#: <Dance> (Kv: pi Pi pi Pi Pe pe)×

kie

  • la rimarko <Dance> indikas taktsilabojn por danco,
  • la ilumo [Kv] signifas baladdancan prenon, do ke oni tenas unu la manojn de aliaj en ĉena ringo,
  • la taktsilabo [pi] estas unu paŝo maldekstren,
  • [pe] unu paŝo dekstren,
  • supra tonciklo [pe, pi] signifas maldekstran piedon,
  • meza tonciklo [Pe, Pi] signifas dekstran piedon kaj
  • la kruco × signifas ke la tuta parentezo ( ) ripetiĝas.

La rapido estas ĉirkaŭ 1,6: ĝis 1,8: hercojn, tio estas inter 96 kaj 108 batojn aŭ paŝojn por minuto (BPM). Multaj feroaj baladoj havas en ĉiu strofo 29 aŭ 31 takterojn (taktobatojn, dancopaŝojn), kio igas ke la "sinĥroniĝo" inter dancopaŝoj kaj melodio varias de strofo al strofo.

Kantoteksto redakti

Kantestro antaŭkantas la strofojn, almenaŭ la komencon de ĉiu strofo, dum aliaj dancantoj aliĝas post la unuaj vortoj kaj ĉiuj kunkantas la rekantaĵon kiu revenas ĉiustrofe. Iuj baladoj longas kelkdek strofojn dum aliaj havas plurcent strofojn. Ĝenerale pli ol duono el ĉiu strofo konsistas el rekantaĵo. Dum unu horo oni kantas inter cent kvindek kaj ducent strofojn (ĉirkaŭ tri por minuto).

Ek de jaro 2014 estas tradukitaj esperanten kelkaj malnovaj feroaj baladoj. Inter tiuj estas (en fino de 2014) tute tradukitaj:

  • Sigurda balado. Forĝisto Regin (Sjúrðarkvæði. Regin smiður), 165 strofojn espe,
  • Drako longa (Ormurin langi), 87 strofojn espe,
  • Bresta balado (Brestiskvæði), 60 strofojn espe,
  • Sigmunda balado malnova (Sigmundskvæði eldra), 85 strofojn espe,
  • Vilmunda balado (Vilmundskvæði), 81 strofojn espe.

Novaj heroaj baladoj redakti

En 2015 aperas novas esperantaj baladoj pri herooj de la esperantomovado. Celo de tiuj estas triobla, bazita je rezultoj montritaj de baladoj feroaj:

  • fortigi la socialan kuneston kaj etoson dum internaciaj kunvenoj,
  • kantigi en esperanto, kio estas bona lingvekzerco kaj por komencantoj kaj por tiuj esperantistoj kiuj ne havas ĉiutage okazon paroli en la internacia,
  • eduki espojn pri la historio de la internacia lingvo kaj movado.

Vidu ankaŭ redakti

Norda Kantaro, ĉapitro '#44 Baladoj,

Cirklodanco

Kolo

Referencoj redakti

Retejo pri feroa danco kaj baladoj Arkivigite je 2016-11-04 per la retarkivo Wayback Machine

M. Strid, specifaj trajtoj kaj funkcioj de baladoj - internacia riĉaĵo Arkivigite je 2015-05-26 per la retarkivo Wayback Machine (PDF)

Valdemara balado Arkivigite je 2015-07-15 per la retarkivo Wayback Machine

Ĉiuj tri fontoj ĉi supre ĉerpeblas el Norda Kantaro Arkivigite je 2021-05-18 per la retarkivo Wayback Machine