Feroa lingvo

nord-ĝermana lingvo parolata en Feroio

La feroa lingvo (feroe: føroyskt mál [FE-rist MO-al]) estas parolata de la proksimume 50.000 loĝantoj de Ferooj, farante ĝin malplimultan lingvon[1].

Feroa lingvo
lingvo • moderna lingvo
okcident-skandinava lingvaro
Parolantoj 69 150
Skribo latina alfabeto
Oficiala statuso
Reguligita de Faroa Lingva Komitato
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 fo
  ISO 639-3 fao
  Glottolog faro1244
Angla nomo Faroese
Franca nomo féroïen
vdr

La bazon por la feroa literaturlingvo kreis la teologo kaj lingvisto Venceslaus Ulricus Hammershaimb (1819-1909). En la jaro 1846 li kunigis la diversajn feroajn dialektojn per komuna ortografio.

Inter la 17-a kaj 18-a jarcento la feroa lingvo iĝis endanĝerita lingvo[2]. Dum la 17-a jarcento, ĉar ĉiuj pozicioj de aŭtoritato estis okupitaj fare de Danoj, la dana fariĝis administra lingvo kiun ĝi ankoraŭ estas nuntempe, kvankam la feroa lingvo malrapide, iom post iom, estas anstataŭigante ĝin[2].

Nenio estis notita en skriba formo ĝis fine de la 18-a jarcento. Meze de la 19-a jarcento feroa studento en Kopenhago, kune kun filologoj ĉe la Universitato de Kopenhago, kreis skribitan formon de la feroa lingvo[2]. La feroanoj ĉiam sciis paroli plurajn lingvojn, ĉar eksterlandanoj ne lernis ilian lingvon. Por eviti forigon kaj izoladon, la feroanoj devas lerni aliajn lingvojn. Ĝis nun, ĉi tio rezultigis en dulingvaj vortaroj : feroa kun islanda, norvega, dana, angla, germana, franca, hispana, itala kaj rusa lingvoj[2]. Vikipedio havas version en la lingvo feroa (fo.wikipedia.org).

Historio redakti

 
Poŝtmarko pri la nacia verkiĝo kiu kulminis en kultura revolucio.

Dum la dua duono de la 19-a jarcento, nacia reviviĝo atingis la Feroajn Insulojn kune kun la evoluo de la skriba lingvo, ĉar a feroanoj komencis uzi sian novan skribitan lingvon. La ferooj ne bezonis krei novan lingvon, ili nur bezonis doni al ĝi la respekton, kiun ĝi meritis, donu al ĝi novan lokon. Tiu evoluo kulminis en kultura revolucio : feroa poezio reaperis, homoj komencis skribi artikolojn kaj eldoni revuojn, formi mallongajn rakontojn kaj teni amasajn kunvenojn [2].

En 1888, ĉe fama Kristnaska renkontiĝo en Torshavn, estis ellaborita programo por la refortigo kaj evoluigo de la lingvo. Baldaŭ poste ekeldoniĝis la unua gazeto presita en la feroa, Føringatiðindi, kaj la movado daŭrigis la kampanjon por enkonduki la feroan en lernejoj, en la eklezio, kaj en administrado. Post longa periodo de akra disputado kun la regantaj danoj, en 1938 la feroa estis oficiale agnoskita kiel la lingvo de instruado sur la insuloj.

Fine, per la Akto de Aŭtonomio en 1948 la feroa fariĝis la oficiala lingvo de la insuloj. Kvankam tio estis granda atingo, multaj homoj daŭris labori por fortigi la pozicion de la feroa lingvo en ĉiuj socitavoloj. En la 1960aj jaroj establiĝis la Fróðskaparsetur Føroya (Feroa Akademio) kun la celo krei strukturon por la esploro kaj instruado de la feroaj lingvo kaj literaturo ĉe la plej altaj universitataj niveloj.

Multaj el la celoj jam estas atingitaj, kvankam la dana ankoraŭ ludas tre grandan rolon en publika vivo kaj edukado.

Alfabeto redakti

La feroa alfabeto konsistas el 29 lliteroj :

A, Á, B, D, Ð, E, F, G, H, I, Í, J, K, L, M, N, O, Ó, P, R, S, T, U, Ú, V, Y, Ý, Æ, Ø

Komparo de vorto-trezoro redakti

Feroa linvo kaj aliaj ĝermanaj lingvoj
Feroa Islanda Norvega (nynorsk) Norvega (bokmål) Angla Frisa Dana Sveda Germana Nederlanda Esperanto
Vælkomin Velkomin Velkomen Velkommen Welcome Wolkom Velkommen Välkommen Willkommen Welkom Bonvenon
Farvæl Far vel; Farðu heill Farvel Farvel Farewell Farwol Farvel Farväl Lebwohl Vaarwel Adiaŭ
Hvussu eitur tú? Hvað heitir þú? Kva heiter du? Hva heter du? What is your name? Wat is dyn namme? Hvad hedder du? Vad heter du? Wie heißt du? Hoe heet je? Kion vi nomas
Hvussu gongur? Hvernig gengur? Korleis gjeng / går det? Hvordan går det? How is it going? (How goes it?) Hoe giet it? Hvordan går det? Hur går det? Wie geht’s? Hoe gaat het? Kiel vi fartas?
Hvussu gamal (m) / gomul (f) ert tú? Hversu gamall (m) / gömul (f) ert þú? Kor gamal er du? Hvor gammel er du? How old are you? Hoe âld bisto? Hvor gammel er du? Hur gammal är du? Wie alt bist du? Hoe oud ben je? Kiom da jaroj vi estas
Reytt / reyður / reyð Rautt / rauður / rauð Raud(t) Rød(t) Red Read Rød(t) Rött / Röd Rot Rood / Rode Ruĝa
Blátt/bláur/blá Blátt/blár/blá Blå(tt) Blå(tt) Blue Blau(e) Blå(t) Blå(tt) Blau Blauw(e) Blua
Hvítt / hvítur / hvít Hvítt / hvítur / hvít Kvit(t) Hvit(t) White Wyt Hvid(t) Vit(t) Weiß Wit(te) Blanka

Du specimenoj redakti

Ekzemplo de teksteto pri Esperanto en la feroa :

Gjørt mál, sum í høvuðsheitum byggir á romansk mál; ætlað sum altjóða samskiftismál, men sagt verður, at tað er móðurmál hjá millum 200 og 2000 fólkum (ISO 639-1: eo, ISO 639-2: epo)[3].

"Patro Nia" redakti

Faðir okkara,
Tú, sum ert í Himli!
Heilagt verði navn Títt!
Komi ríki Títt!
Verði vilji Tín,
sum í Himli, so á jørðini við!
Gev okkum í dag dagliga breyð okkara!
Fyrigev okkum skuldir okkara,
sum eisini vit fyrigeva skuldarum okkara.
Leið okkum ikki í freistingar,
men frels okkum frá illum!
(Tí Títt er ríkið og valdið, Tín er heiðurin, í allar ævir.)
Amen.

Alia "feroa" lingvo redakti

La feroa termino Gøtudanskt (aŭ: surstrata dana) estas nomo de dialektsimila versio de la dana lingvo sur la Ferooj. Ĝi interesas pro sia klarega prononco kaj komprenebleco, kontraŭe al la endania versio oficiala.

Referencoj redakti

  1. (angla) Nevin Thompson, The Crowd-Sourced Faroe Islands Answer to Google Translate, Rising Voices, la 13-an de oktobro 2017.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 (angla) Pri la feroa lingvo, faroeislandstranslate.com
  3. (feroa) Pri lingvoj - Esperanto, Feroa lingvo-konsilantaro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti